--- On Mon, 12/7/09, jv wrote:

>> sergio

>> [...] La kontrastigo "manlaboristo/menslaboristo" apartenas al jam
>> pasinta epoko, samkiel la kontrastigo "blukolumulo/blankkolumulo".

> miasente ne, sed la metaforo aludas al vestoj el la fino de 19a gxis
> mezo de 20a jarcento. estas banala afero, ke metaforo transvivas la
> epokon, en kiu gxi havis sian pravigon.

Ĝi ne transvivis, ĝi fakte ne ekzistis -- kaj estas trudata nun, kiam
ĝi estas plene arkaika.  Ĝi estas trudata pro la kreskinta influo de
la angla, kie ĝi efektive transvivis; dum la tradiciaj formoj eŭropaj
formortis (ĉar malaktualiĝis).

>> Ambaŭ estas arkaikaj koncepte, kaj ambaŭ estas komprenendaj kiel
>> paro; cetere, ilia amplekso estas praktike egala.

> kiel iu jam rimarkigis, kamplaboristoj kaj blukolumuloj
> (fabriklaboristoj) estas egale manlaboristoj.

Ne.  En la koncerna (arkaika) epoko la kamplaboristoj ne estis
rigardataj kiel manlaboristoj:
,----
| Ouvriers, Paysans, nous sommes
| Le grand parti des travailleurs ;
`----
En tiu perceptomaniero Ouvriers (=manlaboristoj) aperas paralele al la
kamparanoj (Paysans).  La konceptoj apartenas al alia epoko.

> sciencistoj kaj blankkolumuloj (oficlaboristoj) estas egale
> menslaboristoj. do la lastaj terminoj estas pli ampleksaj.

Laŭ la interpretoj germana kaj pola sciencistoj estas blankkolumuloj.
Mi ne vidas diferencon ĉi tie.  Ŝajnas ke ĉiuj (krom eble la francoj)
konsentas ke la inĝenieroj kaj programistoj estas "blankkolumuloj".

>> Tial estas redunda havi ilin ambaŭ. Prefere oni elektu.

> estas banala afero, ke ekzistas neuxtrala termino kaj metafora
> termino. inter "nigrevidulo" kaj "pesimisto" ne necesas nepra
> elekto. inter blankkolumulo kaj oficisto ne necesas elekto.

La diferenco konsistas en tio, ke "*kolumulo" ne estas klara sinekdoĥo
-- ĝi ne plu respondas al io ajn reala.  Ĝi IAM respondis al la realo
de IU lando -- sed nun ne plu.  NUNTEMPE la blanka ĉemizo, kravato kaj
vestokompleto respondas al ALIA NOCIO (yuppie).  Tial kiel metonimio
tiu parolfiguro estas ne nur arkaika, sed misgvida.

Fakte "la blankkolumula krimado" atestas ke tia miskompreno estas
reala fakto de kelkaj lingvoj; la uzantoj de tiu vortokombino
miskomprenas la vorton "blankkolumulo" (kaj ŝajne opinias sin superaj
pro tiu miskompreno).

>> 1. Ĉar la esprimo "manlaboristo" estas jam tradicia en Esperanto,
>> dum la "kolumuloj" estas marĝenaj.

> jes, la "kolumulo"-vortoj estas tre versxajne malpli oftaj.

>> 2. Ĉar la kontrastigo "manlaboro/menslaboro" estas pli trafa,
>> malpli specifa ol la esprimo aludanta specife la Usonon de la unua
>> duono de la 20a jc.

> "trafecon" mi ne scias mezuri,

Pluraj personoj ĉi tie deklaris, ke ili ne scias (kie ili antaŭe ne
sciis) kion signifas "blukolumulo".  Ĉiuj tuj kaj senhezite rekonis la
vorton "manlaboristo".

Pli multaj rekonis la vorton "blankkolumulo".  Sed la diferencoj en la
interpreto estas tre grandaj.  Ankaŭ rimarkindas, ke neniu el la
antaŭe ne sciintaj pensis pri opozicio, pri la para termino.  Tio
estas kroma pruvo, ke la kolumoj estas koncepte konfuza, ke pri ĝi
okazas semantika ŝovo, malsama en diversaj lokoj.

> sed efektive la "kolumo"-vortoj estas pli specifaj, kaj?

"Pli specifaj" ĉi-okaze signifas "malpli internaciaj".  "Blukolumulo"
estas "pli specifa" sammaniere kiel "senkulotulo" estas pli specifa ol
"plebano" aŭ "proleto".  Estas normala ke oni uzas "senkulotulo"n
parolante pri la Francia revolucio; sed tia metonimio estus idiota
kiam oni parolas pri revolucioj aliepokaj kaj alilandaj, kie oni havas
nenian ideon pri la "culotte".  Ekz-e la Tutrusia imperiestro Nikolao
la Dua, viktimo de la revolucio Rusia, neniam portis tian
"aristokratan" vestopecon.

-- 
Sergio





      

Rispondere a