2009/12/7 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > Ne. En la koncerna (arkaika) epoko la kamplaboristoj ne estis > rigardataj kiel manlaboristoj: > ,---- > | Ouvriers, Paysans, nous sommes > | Le grand parti des travailleurs ; > `---- > En tiu perceptomaniero Ouvriers (=manlaboristoj) aperas paralele al la > kamparanoj (Paysans). La konceptoj apartenas al alia epoko.
Probable ĉar tiuepoke la kamparanoj (paysans) ne estis proletoj, sed estis fakte etburĝoj (tre et-aj, certe), ĉar ili posedis (almenaŭ parte) aŭ farmis siajn kampojn, sed ne estis dungitaj laboristoj. Tamen tio estas nur supozo, mi ne scias, kiel reale statis la aferoj en Francio de 1870-aj jaroj, kiam estis verkita la citita kanto. -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
