2010/1/7 Miroslav Malovec <[email protected]>

> Do mi pensas pri novuloj, precipe junuloj, kiuj lernas Esperanton
> por facile komuniki kun aliaj junuloj, ili nature uzos diversajn
> nuntempajn furorajxojn (superstar, hifi, wifi, spam, hoax, phishing,
> hacker, casting, miss, online, ktp.  ktp.) - cxu ni diru al ili, ke ili ne
> rajtas tiel paroli en Esperanto aux ili prefere elektu alian internacian
> lingvon?
>

Nu, ni ne bezonas nur teorie supozi kion dirus junuloj, sed ni povas observi
en realo... :) Ekzemple, mi jxus partoprenis novjaran renkontigxon JES en
Zakopano, Polujo. Tie efektive okazis ia distra "superstar"-eca
kantkonkurso; oni parolis pri "superstelo", ne pri "superstaro". En la
JES-ejo interreto estis sendrate alirebla (mi ne memoras auxdi Esperantiston
serioze diri "vifio", "uxajfajo" aux simile - "sendrata" sxajnas
disvastigata kaj uzata laux mia sperto). Mi ne memoras iam ajn en mia vivo
auxdi Esperantiston uzi jenajn vortojn: hifi, hoax, phishing, casting, miss
(mi konfesas, ke mi ecx ne certas, pri kio temas "casting, miss" en la nuna
kunteksto... (por angla "miss" mi pensas aux "frauxlino" aux "maltrafi", sed
versxajne vi celas ian komputan aferon) do ili ne sxajnas ege gravaj vaste
konataj necesaj vortoj. :)

Aliflanke, mi fojfoje auxdis "online" de komencantoj aux homoj kiuj dumtempe
forgesis Esperantan vorton kaj evidente sciis ke ili citas el la angla (do
neniu esperantigas ekzemple "onlajna butikumado" aux "onlajna sxopingo" sed
diras "mi sxatas 'online shopping'" aux simile, konstatanta ke ili citas ne
pauxsas/esperantigas). Fojfoje mi renkontas "hakero", celatan kiel veran
Esperantan vorton, kaj certe tre ofte "spamo" (kaj mi mem uzas gxin suficxe
ofte ja).

Do miasperte la plejmultego de tiaj esprimoj ja havas Esperantajn
ekvivalentojn, kiujn multaj Esperantistoj (inkluzive junuloj) nature uzemas.
Ja estas esceptoj (mi pensas cxefe pri "spamo" en via listo). Sed mia
gxeneralaj spertoj kaj impresoj estas ke multaj aktivaj junaj Esperantistoj
ofte volas ja esprimi tiajn ideojn en Esperanto, ja kredante je la esprimo
povo jam en Esperanto, kaj ofte tre sukcese trovas solvojn, do ili ne nepre
volas simple pauxsi/esperantigi el la anglaj vortoj.

amike,
russ

Rispondere a