Bernhard: > Nur rande: En UV 1893 Z tradukas vipur- rusen per ехидна kaj ne per > "gad'uka", kiel Sergio informas pri la eble nuntempa vorto (?).
Sergio: "Ехидна" estas slavona vorto biblia. Ĝi ne estas uzata komunlingve krom por krei specialan stilan efekton. Krome, en la moderna terminaro zoologia ĝi indikas aŭstralian mamulon eĥidno, kiu neniel rilatas al al vipuroj. La traduko de VIPUR per ехидна estas tre fuŝa arkaikaĵo. ---- Dankon pro la klarigo, mi supozis ion tian. Tamen por kompreni, kion Zamenhof celis per VIPER en 1889 ss, t.e. por gxuste interpreti la Fundamenton, nur gravas la historia, tiuepoka uzo de la rusa; la moderna, 120 jarojn pli poste estas sensignifa. Pri la metodaj demandoj vd. la diskuton post la ekzemplo "kamloto": // http://www.ipernity.com/blog/petro_desmet/212658 Bernhard
