--- On Sun, 2/5/10, Bernhard Pabst wrote:

> Bernhard:

>> Nur rande: En UV 1893 Z tradukas vipur- rusen per ехидна kaj ne per
>> "gad'uka", kiel Sergio informas pri la eble nuntempa vorto (?).

> Sergio:

> "Ехидна" estas slavona vorto biblia.  Ĝi ne estas uzata komunlingve
> krom por krei specialan stilan efekton. Krome, en la moderna
> terminaro zoologia ĝi indikas aŭstralian mamulon eĥidno, kiu neniel
> rilatas al al vipuroj.  La traduko de VIPUR per ехидна estas tre
> fuŝa arkaikaĵo.

> ----

> Dankon pro la klarigo, mi supozis ion tian. Tamen por kompreni, kion
> Zamenhof celis per VIPER en 1889 ss, t.e. por gxuste interpreti la
> Fundamenton, nur gravas la historia, tiuepoka uzo de la rusa; la
> moderna, 120 jarojn pli poste estas sensignifa.

Jam antaŭ 120 jaroj la vorto havis la samajn signifojn kiel nun.  Jen
la artikolo pri ехидна el la mallonga enciklopedia vortaro tiutempa
(oni ĝin enretigis en la moderna ortografio, tamen la originalo aperis
en la jaro 1890a):

http://slovari.yandex.ru/dict/brokminor/article/17/17958.html
Ĝi parolas pri la mamulo, kaj eĉ ne mencias la slavonan bibliaĵon.
Samkiel ordinara vortaro de la angla ne mencias la formojn kiel
"thou hath ..." (plena vortaro tiajn formojn tamen prezentas).

Aliflanke, la koncernaj serpentoj aperas samvorte kiel nun, sub
"гадюки" (vipuroj):
http://slovari.yandex.ru/dict/brokminor/article/11/11692.html

-- 
Sergio




      

Rispondere a