--- On Sun, 2/5/10, Bernhard Pabst wrote:

[...]

> Akademiano Sergio Pokrovskij precipe ecx ne uzas (cxu ne havas?) la
> libroforman eldonon de la Fundamento:

> Zamenhof, Ludwik L. Fundamento de Esperanto  / L. L.  Zamenhof. Kun
> enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de A. Albault. 11-a eldono
> Pisa: Edistudio 2007, 355 p. ISBN 978-88-7036-077-6 - (10-a eld.
> Pisa 1991, 9-a eld. Marmande 1963).

Dankon, la ĵusan eldonon mi havas.

> Sur p. 343 la iama prezidanto de la Akademio André Albault prezentas
> la demandeton pri -ero aux -uro. Cxu mi nun devas tede kopii por
> Akademiano ecx klarigojn el la libro "Fundamento de Esperanto"?

Tion oni ne bezonas kopii kaj tion mi jam delonge scias.  Mi jam
respondis, ke estis periodo kiam la adverbo "kiam" havis la formon
"kian".  Tio absolute neniom gravas por la moderna lingvo.  La
Fundamento prezentas la formon _vipuro_.  La malutila agado de kolego
Albault aldonis al _vipero_ nur oficialecon, ne fundamentecon.

> Unurigarde oni tie vidas, ke vipero i.a. ankaux trovigxas en la 1-a
> eld. de la UV de 1893 (sur la kovrilo 1894),

Kaj kion tio pruvas?

> http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-buch?apm=0&aid=100084&teil=0203&seite=00000049&zoom=1

> (vipuro nur ek de la 2-a eld. 1898 - legu mian hierauxan mesagxon
> "Sed en UV 189*8* surprize kaj neatendite vipur'...)

> ke ekzistas Lingva Respondo n-ro 45 pri gxi (Marmande 1962)

Kaj sekvas bildoj de titolpaĝoj, same malmulte informaj por la temo ...

> // http://www.ipernity.com/doc/bernardo/7935866

> (ne en http://www.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm,
> kiu estas nur la eldono de 1925/1927)

> ktp. ktp.

> Sxajne nek Akademiano (Ak.) Pokrovskij konas (aux almenaux ne uzas)
> sian cxefan laborilon, nek Ak. Corsetti, nek Ak. Wennergren (kiu
> almenaux tuj, ecx se malprecise, atentigis, ke vipero estas
> Zamenhofa).  Ak. Dasxgupto, kiu foje minusklas en tiu forumo,
> silentis. Neuzata la libro-forma Fundamento ankaux de Ak-prez John
> Wells

> // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/165076

> Kia bela lingva "elito", kiu "konservas kaj protektas la principojn"
> de nia Fundamento - sxajne sen troa kono de gxia enhavo, ekesto kaj
> tiklaj punktoj.

Mi tamen kapablas distingi la tekston de la Fundamento disde la
komentaro fare de A. Albault.  Kaj mi ne blinde kredas al ĉiu opinio
presita, eĉ (kaj precipe) se ĝi venas de A. Albault.

-- 
Sergio



      

Rispondere a