--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:

> Sed la nuna situacio, kiun vi Istvan tiel ŝatas, similas la situacion
> kun la miksaj trafikreguloj.  Oni povus trafiki dekstre, kiel en la
> kontinenta EÅ­ropo; oni povis trafiki maldekstre, kiel en Britio; ambaÅ­
> sistemoj estas koheraj kaj bone funkcias.  Sed vi en via ĉiovoremo
> volas ion miksan, ekz-e ke la trafikiloj kun la numero para veturu
> dekstre, kaj ke la trafikiloj kun la numero nepara veturu
> maldekstre.  Kompreneble tio malfaciligas la lingvon.

Mi estas ege malbona shoforo / veturisto, kaj kiom eble evitas uzi 
auto(mobilo)n. Sed la situacion de la lingvo Esperanta mi pli emus kompari al 
trafikado en Luksemburgio: baze tre bone ordigita kaj sekura, sed kun multaj 
shtopighoj; plejpartego de la shoforoj rigore respektas la trafikregulojn (tute 
ne miksajn!), sed kelkaj (interalie pro la ege diversaj deveno kaj 
shoforkutimoj de la chi-landanoj) interpretas tiujn regulojn lau sia bontrovo.

amike
Istvan Ertl

Rispondere a