Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common
Tim: mi pensas, ke ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon PS Mi intence enmetis la vorton ĉikaze ĉi supre. Ĉu bone? Ĉu ŝoke? Se ŝanĝinda -- al kio? Nenio aparte ŝoka pri tio. Ĉi-kaze (aŭ ĉikaze) = en tiu ĉi kazo. Tamen klasike oni uzu okazo: en tiu ĉi okazo = ĉi(-)okaze. La vorto kazo havas origine nur signifon gramatikan, juran kaj medicinan. Sed multaj uzas ĝin nun pli vaste. Mi ne konsilas tion imiti, sed temas pri tre ofta nuntempa uzo, kaj tial mi tion ankaŭ ne kondamnas. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com
Re: [eo-dev] 'po'
On 28 Mar 2006, at 14:15, Bertilo Wennergren wrote: msgstr La informmendo inkluzivas #num# tabelojn. Tamen, la elektita datumbazo nur kapablas trakti maksimume po #maxnum# tabelojn en informmendo. Mi nun esperas, ke mi bone uzis ĝin! Po sidas tute perfekte tie. malŝarĝite elspiras Ĉu ne eblas anstataŭ informmendo uzi simple mendo kiel ĝeneralan tradukon de query? Akcepteble, jes. Mi ni kontraŭas. Kaj ĉu ne estu speco de datumbazo? Ĝuste. Jen la bezono provlegi. ;o) Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Kiel traduki Decimal Places?
Tim: Por decimal places: ĉu dekumaj lokoj, aŭ ĉu alia, pli klara esprimo ekzistas? Estante iom stulta pri matematikaj fajnaĵoj, mi ĵus sendis demandon pri tio al Sergio Pokrovskij kaj Marc Bavant, kiuj estas specialistoj. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com
Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common
Tim skribis: Vi pravas, ke asistanto havas tiun difinon en la vortaro, sed laŭ la klarigo de Bertilo, ne ĉiu -anto estas persono, do mi pensas, ke ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon, kaj la difino de asisti (pro ofica devo, ĉeesti, por helpi al iu) tute taŭgas, ĉu ne? Ni pripensu cxu -depende de la kunteksto, en kiu la termino estos uzata- ni ne simple petu asiston aux asistadon anstataux asistanto aux asistilo. Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: dinsdag 28 maart 2006 12:14 Onderwerp: Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common On 28 Mar 2006, at 00:30, Donald Rogers wrote: En KL por wizard troviĝas agordilo: Programo helpanta la uzulon agordi programprodukton aŭ operaciuman reĝimon. Tio estas nemalbona, sed la Wizards de OOo havas pli vastan uzon, ekz. por krei adresetikedojn aŭ vizitkartojn, aŭ por krei novan prezentaĵon. Laŭ mi, tio ne vere temas pri agordado, do mi preferus eviti tiun terminon. La difino de wizard laŭ la New Oxford Dictionary of English estas simila sed pli ĝenerala: wizard 2 (computing) a help feature of a software package that automates complex tasks by asking the user a series of easy-to- answer questions. Ĉu vere?! Nu, mi akceptas, ke la vorto estas tiom vaste uzata en la angla (pro la vasta uzo de Microsoft-aj produktoj) ke la vorto ja rajtas trovi lokon en la vortaro. Tamen, tio ne nepre veras en aliaj lingvoj, ke certe ne en Esperanto (tiukaze, ni ne havus tiun ĉi diskuton!). Kaj mi ankoraŭ taksas ĝin stultaĵo! :o) Laŭ NPIV asistanto havas pli limigitan sencon: persono kies profesio estas asistado. Se ni preterlasas la stultaĵon de Redmond (Tim) la homecon malaperas, ĉu ne? Vi pravas, ke asistanto havas tiun difinon en la vortaro, sed laŭ la klarigo de Bertilo, ne ĉiu -anto estas persono, do mi pensas, ke ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon, kaj la difino de asisti (pro ofica devo, ĉeesti, por helpi al iu) tute taŭgas, ĉu ne? Tim PS Mi intence enmetis la vorton ĉikaze ĉi supre. Ĉu bone? Ĉu ŝoke? Se ŝanĝinda -- al kio? - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] 'po'
Tim skribis: Mi nun esperas, ke mi bone uzis ĝin! Laux mi, jes! En la nederlanda ekzistas vorto telkens [proksimume =] cxiufoje, kiu respondas suficxe bone al la signifo de po. Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: Dev Skipo dev@eo.openoffice.org Verzonden: dinsdag 28 maart 2006 13:23 Onderwerp: [eo-dev] 'po' Mi volas nur anonci, ke mi ĵus unuafoje uzis la vorton 'po' en traduko de OpenOffice.org. :o) msgid The query covers #num# tables. The selected database type, however, can only process a maximum of #maxnum# table(s) per statement! msgstr La informmendo inkluzivas #num# tabelojn. Tamen, la elektita datumbazo nur kapablas trakti maksimume po #maxnum# tabelojn en informmendo. Mi nun esperas, ke mi bone uzis ĝin! Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Kiel traduki Decimal Places?
Tim skribis: Por decimal places: ĉu dekumaj lokoj, aŭ ĉu alia, pli klara esprimo ekzistas? Petro De Smedt uzas en sia Nederlands-Esperanto-Nederlandsa vortaro: postentjera signo por indiki la punkto aux komo (ni uzas komon) Simile ni povus uzi postentjeraj lokoj Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: Dev Skipo dev@eo.openoffice.org Verzonden: dinsdag 28 maart 2006 13:55 Onderwerp: [eo-dev] Kiel traduki Decimal Places? Por decimal places: ĉu dekumaj lokoj, aŭ ĉu alia, pli klara esprimo ekzistas? Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] 'po'
Tim Morley wrote: Mi volas nur anonci, ke mi ĵus unuafoje uzis la vorton 'po' en traduko de OpenOffice.org. :o) msgid The query covers #num# tables. The selected database type, however, can only process a maximum of #maxnum# table(s) per statement! msgstr La informmendo inkluzivas #num# tabelojn. Tamen, la elektita datumbazo nur kapablas trakti maksimume po #maxnum# tabelojn en informmendo. Mi nun esperas, ke mi bone uzis ĝin! Sed, konsciu ke multaj esperantistoj diras ke po estas prepozicio post kiu oni neniam uzu akuzativon. Ŝajnas ke Kalocsay estis forte kontraŭ tiu vidpunkto, kaj li kun Waringhien verkis PAG-on. Mi sugestas ke vi legu la jenajn artikolojn en la revuo Esperanto: de Jan Werner, oktobro 2002 p1152-2 kaj de d-ro Pumpr, novembro 225-6. Pensu: ...treat _at the rate of_ at most M tables per statement. Eblas eviti la problemion, ekzemple: Tamen, la elektita datumbazo nur kapablas trakti maksimume #maxnum# tabelojn en informmendo. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] GRAVE: pri elŝuto/alŝuto de dosieroj
Saluton. Mi ĵus vidis, ke kelkaj plibonigoj -- mi ne scias kiom -- kiun mi faris en la dosiero ooo-writer estis (verŝajne nevole) malfarita de iu, kaj mi forte suspektas, ke temas pri elŝuto/alŝuto de la dosiero. Specife, temas pri la frazo n-ro 8 en ooo-writer: _: sw/sdi/swslots.src#FN_BACKSPACE.sfxslotinfo.text↵ Backspace kiun ni unue tradukis kiel: _: sw/sdi/swslots.src#FN_BACKSPACE.sfxslotinfo.text Retropasxo antaux ol malkovri, ke ni devus forigi la unua linion. Gxuste tiun sxangxon mi faris, kaj lasis la tradukon tiel: Retropasxo Hodiaŭ, mi vidas, ke ĝi denove enhavas la du liniojn! :o( Kiam oni alŝutas dosieron, kiun oni antaŭe elŝutis, *ĉiuj* tradukitaj frazoj de via alŝutado estas akceptitaj kiel la plej aktualaj kaj plej bonaj. Tio estas granda problemo se iu alia (ekz. mi!) intertempe plibonigis iun tradukaĵon ĉe LaunchPad, ĉar via elŝutita dosiero ankoraŭ enhavas la malnovan, malbonan tradukon, kiu forigas mian plibonigon kiam vi re-alŝutas ĝin. Tio estas problemo pri Rosetta, fakte, sed ĝis kiam la programistoj riparos ĝin, ni ne vere havas elekton, krom simple eviti la problemon per evito de elŝuto/alŝuto de dosieroj. Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Tradukdemando:
media player Ankaŭ mi serĉis pro nekontenteco. Mi trovis argumento pro play = ludi. 1. Ludi baladon, ludi instrumenton estas tute korekta. 2. Naciaj lingvoj uzas ludi kiel la angla play: prezenti, reaŭdigi rikordon, montri. (NL spelen, DE abspielen). Mi trovis turnilo (diskoturnilo). Ne tre alloga turni. Por medium. 1. mediato = [PIV] unu el la amaskomunikiloj mediata ludilo (pro transitiveco de ludi)? Tamen spekti - kvankam alia metaforo - ankaŭ estas en ordo. ___ Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Tradukdemando:
Ankaŭ ekzistas la oficiala: medium = datumportilo Je Merkredo, 29. Marto 2006 03:53, Bertilo Wennergren skribis: Min surprizis tiu vorto mediato, kiun mi tute ne konis. Min ech pli surprizis, ke la Guglo oni ghin ech uzas! Chiuokaze ghia signifo estas amaskomunikilo, t.e. gazeto, televidstacio, radistacio, Interreta forumo, reklamado k.s. Tio estas io tute alia ol tio, pri kio ni nun parolas. Bertilo Wennergren http://bertilow.com Do mi eraris. ___ Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Tradukdemando:
Joop Eggen: Ankaŭ ekzistas la oficiala: medium = datumportilo Jes. Jen ankoraŭ io alia: disko, disketo, memorbastoneto... =) Estas kapoturne kiom da diversaj signifoj ekzistas por la vorto medium/media! Tio certe ne faciligas nian tradukadon. :( -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com