Saluton,

Jen mia demando antaŭ ol mi ekdormos. Kiel vi ĉiuj tradukus la vorton
'partition'? En la komputeko (http://komputeko.net), reta vortaro kiun mi
oftege uzas oni uzas la tradukon 'subdisko' por la substantivo. Sed la verbo
estas 'dispartigi' laŭ tiu vortaro. Iom nekonsekvence ĉu ne?

Kaj kiel traduki 'to partition a device'? Ĉu subdiskigi aparaton aŭ
dispartigi(??) aparaton?

Antaŭan dankon pro viaj ideoj!

Amike,

Patrick (Petriko) Oudejans

PS Mi pardonpetas se ĉi tiu diskuto jam antaŭe okazis.
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp

Reply via email to