KaGu KaraGu skribis:
Mi preferas "partigi diskon en subsektionoj".    Je bezono de plia precizeco mi indikas, ke temas pri subsekciigo de la memorlokoj sur la disko, ne la diskaparato :-)
Saluton! Eble vi stumbletis ĉe la vorto "subsektiono" -- "sektiono" ne estas esperanta vorto, kaj vi mem poste uzas "subsekciigo" ("sekcio" jes estas esperanta vorto).

Mi komprenas vian heziton pri "subdiskigi". Efektive ĝi povus sugesti, ke la tuta aparato (disko ktp.) iĝas UNU subdisko, kio (kutime) ne estas vera. Oni povus diri "sub-disk-ar-igi", sed tio estas tro peza vorto.

La nekonsekvenceco, kiun prave vidas Petriko, estas en tio, ke por la sama fakto (divido de aparato al pluraj partoj) oni uzas du malsamajn vortojn/radikojn: "sub" en "subdisko" kaj "part-" en (dis)partigi. La kialo certe estas, ke la "konsekvencaj" formoj estas iom pezaj:
  • subdisko --> sub-disk-ar-igi (pli longa kaj pli kompleksa ol dispartigi) -- ne eblas simple diri "sub-igi"*
  • (dis)partigi (diskon, aparaton) --> diskoparto (pli longa ol subdisko)
Se iu deziras konsekvencajn esprimojn, mi proponas diri "(dis)partigi" kaj "diskoparto". Aliflanke "subdisko" estas bone komprenebla kaj aludas la fakton, ke en multaj okazoj subdisko estas uzebla kvazaŭ disko. Tio ne videblas el la vortoj "subsekcio" kaj "diskoparto".

Jes, Esperanto ne estas perfekte konsekvenca; kredeble neniu lingvo estas. Sed rezigno pri ĝiaj ne perfekte konsekvencaj elementoj tro malriĉigus ĝin.

Ĉion bonan,
Aisano
 

Date: Thu, 8 Oct 2009 06:46:21 +0200
From: [email protected]
To: [email protected]
CC: [email protected]
Subject: Re: [Ubuntu-l10n-eo] La vorto partition; kiel traduki?

Laux mi, "subdiskigi aparaton".

2009/10/8 Patrick Oudejans <[email protected]>
Saluton,

Jen mia demando antaŭ ol mi ekdormos. Kiel vi ĉiuj tradukus la vorton 'partition'? En la komputeko (http://komputeko.net), reta vortaro kiun mi oftege uzas oni uzas la tradukon 'subdisko' por la substantivo. Sed la verbo estas 'dispartigi' laŭ tiu vortaro. Iom nekonsekvence ĉu ne?

Kaj kiel traduki 'to partition a device'? Ĉu subdiskigi aparaton aŭ dispartigi(??) aparaton?

Antaŭan dankon pro viaj ideoj!

Amike,

Patrick (Petriko) Oudejans

PS Mi pardonpetas se ĉi tiu diskuto jam antaŭe okazis.

_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp




Hitta kärleken lagom till sommaren! Klicka här MSN Dejting

_______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : [email protected] Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp



_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp

Reply via email to