Jes vi pravas, "sektion" estas sveda vorto, mi petas pardonon. 

 

Mi kompreneble celis la vorton "sekcio" kiu celas, laŭ PIV, "Administrativa 
dividaĵo, ĝuanta relativan memstarecon, en granda administracio." Laŭ mi 
perfekta anlogio rilate al la memordisko en la ĉefa diskaparato de komputilo. 
:-)

 

Eĉ se la lingvo Esperanto ne estas perfekta, oni devas esprimi sin kiel eble 
senambigue.

 

Mi rekomendas artikolo en la gazeto Esperanto septembro 2009, de Anna 
Lövenstein, en kiu ŝi akuzas petojn por detruado de Esperanto. Mi havas similan 
opinion pri "teknikistoj", kiuj tro ofte elektas solvojn, kiuj estas tro 
influataj de sia nacia lingvo.  Nu terminoj eble iĝas kompreneblaj post iom da 
uzado, eĉ se ili ne estas "tute logikaj".  En Esperanto oni strebu al 
komprenebleco, ne mallongigado de ĉiu termino je tri - kvar literoj.  :-)

 

Amike

KaGu:-}
 


Date: Thu, 8 Oct 2009 20:21:37 +0200
From: [email protected]
To: [email protected]
CC: [email protected]; [email protected]; 
[email protected]
Subject: Re: [Ubuntu-l10n-eo] La vorto partition; kiel traduki?

KaGu KaraGu skribis: 


Mi preferas "partigi diskon en subsektionoj".    Je bezono de plia precizeco mi 
indikas, ke temas pri subsekciigo de la memorlokoj sur la disko, ne la 
diskaparato :-)
Saluton! Eble vi stumbletis ĉe la vorto "subsektiono" -- "sektiono" ne estas 
esperanta vorto, kaj vi mem poste uzas "subsekciigo" ("sekcio" jes estas 
esperanta vorto). 

Mi komprenas vian heziton pri "subdiskigi". Efektive ĝi povus sugesti, ke la 
tuta aparato (disko ktp.) iĝas UNU subdisko, kio (kutime) ne estas vera. Oni 
povus diri "sub-disk-ar-igi", sed tio estas tro peza vorto.

La nekonsekvenceco, kiun prave vidas Petriko, estas en tio, ke por la sama 
fakto (divido de aparato al pluraj partoj) oni uzas du malsamajn 
vortojn/radikojn: "sub" en "subdisko" kaj "part-" en (dis)partigi. La kialo 
certe estas, ke la "konsekvencaj" formoj estas iom pezaj:


subdisko --> sub-disk-ar-igi (pli longa kaj pli kompleksa ol dispartigi) -- ne 
eblas simple diri "sub-igi"*

(dis)partigi (diskon, aparaton) --> diskoparto (pli longa ol subdisko)Se iu 
deziras konsekvencajn esprimojn, mi proponas diri "(dis)partigi" kaj 
"diskoparto". Aliflanke "subdisko" estas bone komprenebla kaj aludas la fakton, 
ke en multaj okazoj subdisko estas uzebla kvazaŭ disko. Tio ne videblas el la 
vortoj "subsekcio" kaj "diskoparto".

Jes, Esperanto ne estas perfekte konsekvenca; kredeble neniu lingvo estas. Sed 
rezigno pri ĝiaj ne perfekte konsekvencaj elementoj tro malriĉigus ĝin.

Ĉion bonan,
Aisano

 


Date: Thu, 8 Oct 2009 06:46:21 +0200
From: [email protected]
To: [email protected]
CC: [email protected]
Subject: Re: [Ubuntu-l10n-eo] La vorto partition; kiel traduki?


Laux mi, "subdiskigi aparaton".


2009/10/8 Patrick Oudejans <[email protected]>

Saluton,

Jen mia demando antaŭ ol mi ekdormos. Kiel vi ĉiuj tradukus la vorton 
'partition'? En la komputeko (http://komputeko.net), reta vortaro kiun mi 
oftege uzas oni uzas la tradukon 'subdisko' por la substantivo. Sed la verbo 
estas 'dispartigi' laŭ tiu vortaro. Iom nekonsekvence ĉu ne?

Kaj kiel traduki 'to partition a device'? Ĉu subdiskigi aparaton aŭ 
dispartigi(??) aparaton?

Antaŭan dankon pro viaj ideoj!

Amike,

Patrick (Petriko) Oudejans 

PS Mi pardonpetas se ĉi tiu diskuto jam antaŭe okazis.

_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp





Hitta kärleken lagom till sommaren! Klicka här MSN Dejting 
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp
                                          
_________________________________________________________________
Windows Live: Håll dina vänner uppdaterade om vad du gör online.
http://www.microsoft.com/windows/windowslive/see-it-in-action/social-network-basics.aspx?ocid=PID23461::T:WLMTAGL:ON:WL:sv-se:SI_SB_1:092010
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp

Reply via email to