Mi konsentas ke ni ne kompliku la aferon, enkondukante novan signifon por "sekcio".

Se oni ja komencas argumenti per "plaĉo": la propono "partodisko" ne "plaĉas" al mi, ĉar ĝi ne vere sekvas la fundamentan regulon de la esperanta vort-kunmetado, ke "la ĉefa vorto staras je la fino" (komparu la 16-an regulon de la Fundament aŭ Plenan Analizan Gramatikon en paragrafo 288). Kaj la diskutata objekto ja unuavice estas "parto de disko", do "diskoparto", ne "partodisko" (= disko de parto?).

Kredeble la problemo diskutata venas de la fakto, ke ni konsideras du apartajn procezojn:

(a) Kiam oni dividas diskon al partoj, oni kreas diskopartojn, kaj la ago estas "(dis)partigo". La rezulto de la partigo estas partoj, do "parto" estas la ĉefa vorto.

(b) Poste oni povas uzi la partojn pli-malpli kvazaŭ verajn diskojn, do ili estas "subdiskoj". Tie ĉi "disko" estas la ĉefa vorto.

Mi komprenas la deziron esprimi ambaŭ faktojn (la part-econ kaj la disk-econ) en unu vorto. Tia vorto estas "subdisko" (substantivo), kiu esprimas ambaŭ procezojn. Mi ankaŭ komprenas la deziron havi verbon por la "divido de disko al subdiskoj" . Tiaj verboj estas "sub-disk-ar-igi" aŭ "dis-sub-disk-igi", sed ili estas malelegantaj kaj ne tre taŭgaj por la praktiko. "Subdiskigi" estas pli eleganta, sed malpli preciza. La signifo de "-ig-" estas sufiĉe ĝenerala.

Mi estas kontenta pri la vortoj "(dis)partigi" kaj "subdisko", do se ni voĉdonas, mia voĉo estas por ili. Anstataŭ "partigi" mi akceptus ankaŭ "subdiskigi".

Laŭ mia impreso la uzo de "sub" en la signifo de "parta" estas ne malofta en Esperanto. En Francio ekzistas prefektejoj kaj subprefektejoj. En matematiko ĝia uzo eĉ estas en NPIV (sub-aro, sub-korpo ktp.). La sola manko estas, ke Esperanto ne havas specialan sufikson kun la signifo "transformi al pluraj...", ĉar "-ig-" havas tiun signifon nur kune kun alia radiko signifanta la plurecon (dis-pec-igi, dis-part-igi, dis-er-igi).

Mi memoras, ke iu aludis la fakton, ke la angla radiko "partition" esprimas kaj la procezon (a) (to partition = subdiskigi) kaj la rezulton (a partition = subdisko). Por mi detaloj de aliaj lingvoj ne tre gravas por Esperanto; ĉiu lingvo havas sian propran sistemon, kiu havas jen siajn avantaĝojn, jen siajn malavantaĝojn. Ni povus en Esperanton enkonduki novan radikon, ekz. partiŝn-; tiam partiŝni povus signifi "dividi al subdiskoj" kaj partiŝnaĵo "subdisko". Por mi tio ne estus granda gajno. Mi preferas uzi la vortojn "dispartigi" kaj "subdisko".

Ĉion bonan,
Aisano

trio universero skribis:
2009/10/9 Joop Eggen <[email protected]>
  
La propono "sekcio" ne plaĉas al mi, ĉar nur enkondukas ĵargonon por limigita grupo (ni legantoj); eĉ iomete interferencas kun la teknikaj diskpriskribaj terminoj trako kaj sekcio.
Mi proponis diskpartigi kaj partodisko (anst. subdisko) se oni volas sistemigi la terminojn.
Ja temas pri diskparto kiu funkcias kiel propra virtuala disko.
Grava avantaĝo estas ke la vorto estas afina al la angla "partition".
Sed subdisko jam estas uzata, kaj do kelkaj voĉdonoj estos bezonataj por fakte ŝanĝi la staton.
    

   Se ne estos pli da diskuto por eble ecx plibona ideo, mi ankaux
"vocxdonas" por "diskpartigi" kaj "partodisko".

--
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org

_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp
  
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp

Reply via email to