Title: Bericht
Saluton Piet, kaj dankon pro viaj komentoj.

Fakte, traleginte preskaŭ la tutan terminaron dum la pasintaj semajnoj, mi konstatis kelkajn el la eraroj de via listo, kaj jam korektis ilin, almenaŭ ĉe mi. Tamen, estas deko da aliaj plibonigoj, pri kiuj mi ne antaŭe pensis, do koran dankon pro tiuj.

Mi iom prikomentas viajn komentojn:
 -- activate -- mi konsentas, kaj ŝanĝos.
 -- cursor -- "kursoro" estas uzata en KDE kaj en la KompLeks i.a. kaj ĉu "cursor" ne povas esti pli ĝenerala ol nur "tajpsigno"? Ĉu la sago, kiu kutime moviĝas kun la muso ne estas alispeca "cursor"? Tamen ĝi neniel rilatas kun tajpado. Mi tamen konservos la ideon, ĉar ni provas eviti neologismojn se eblas.
 -- delete -- jes, mi konsentas ankaŭ pri tio. Mi jam iom debatis pri tio, sed mi taksas la vorton "forigi" la plej bona.
 -- drag & drop -- "treni" estas bona traduko de "drag" sed la "drop" ankaŭ gravas. Mi eventuale akceptus "treni kaj demeti".
 -- field -- kial vi proponas la adjektivan formon? Mi ne komprenas.
 -- heading -- tiu vorto uziĝas por la stiloj "Heading 1", "Heading 2", kaj do tie temas specife pri titoloj en teksto. Por tabeloj, fakte oni uzas kaj "header" kaj "heading" por priskribi la saman aferon.  :o|  (En la dialogo kiam oni tajpas ctrl-f12 en teksta dokumnto, ni vidas "header", sed la stilo uzata por tiu "header" nomiĝas "Table heading". Mi aldonos etikedon PLURSENCAĴO.
 -- icon -- ĉu vere "bildsimbolo" malelegantas? Mi ja ŝatas ĝin, kaj taksas ĝin tute trafa traduko de "icon". Jes, ni povus aldoni la komputikan sencon al la ekzistanta vorto, sed ĉikaze mi preferas la kunmetaĵon
 -- print preview kaj print range -- mi konsentas, kaj mi ŝanĝos
 -- ruler -- se mi ne eraras, la "rulers" vidiĝas surekrane, supre kaj maldekstre, kaj montras la veran grandon de la paĝo en cm, mm, etc. Ili do nepre estas "mezuriloj".
 -- page down -- konsentite.
 -- single -- mi jam korektis al "unuopa" ĉiufoje.
 -- spelling options -- ne tre grava ŝanĝo, kaj fakte la vorto "opcio(j)" tre baldaŭ foriĝos de la tuta terminaro
 -- sub/super-script -- KompLeks donas tradukojn "suba/supra indico", kiuj ne malbonas. Tamen, ĉu oni uzas tiujn stilojn nur por indicoj? Mi dubas. Do jes, mi akceptos viajn proponojn, se neniu forte kontraŭas.
 -- text box -- konsentite.

Do, tre baldaŭ mi finfaros tiujn ŝanĝojn kaj alŝutos novan arkivon al la retejo, kaj faros prian anoncon.


Tim


Piet Glorieux wrote:
 

Activate

La pli konciza ‘sxalti’ sxajnas al mi pli uzata kaj pli eleganta ol ‘aktivigi’ (PGl , 10/2/2005)

Cursor

neologismo: kial ne tajpsigno (Cxapelilo)?) (PGl , 10/2/2005)

Delete

‘forigi’ (=malaperigi) sxajnas al mi pli proksima al la signifo de ‘delete’ ol forstreki (=+/- forvisxi) (PGl , 10/2/2005)

 

Drag and drop 

Nun: ‘sxovi kaj demeti’. Mia propono: ‘treni’. (analoga al la nederlanda ‘slepen’) Cxu ne pli elegante kaj same komprenebla   (PGl , 10/2/2005)

Field

‘Kampo…’ anst. ‘kampa ..’? (PGl , 10/2/2005)

(re)Format

Kial ‘(re)formati’ kaj ne ‘(re)arangxi’? Lau mi arangxi estas, same kiel ‘to format’, termino kun suficxe vasta signifo. (PGl , 10/2/2005)

Heading

Titolo estas miaopinie tro malpreciza. Cxu ‘heading’ ne estas identigilo de la enhavo de kolumno en tabelo ? Se jes mi tradukus per ‘kolumnokapo’, kiu krome analogas al ‘pagxokapo’. (PGl , 10/2/2005)

Icon

 

Kial ne la konciza, eleganta ‘ikono’ kaj jes la eble logika sed maleleganta

‘bildsimbolo’? Lau PIV ‘ikono’ nur signifas ‘sankta bildo’ sed kiu diros ke ni ne povos uzi kroman, derivitan signifon. Ankau en la nederlanda (kaj la angla versxajne) oni uzas ‘ikoon’ kiu ankau ne estas la origina signifo. (PGl , 10/2/2005)

Print preview

‘Antauvidi’ havas lau mi tute alian signifon ol ‘antaue vidigi’. Propono :  ‘aspekto de la presotajxo’ (Cxapelilo) (PGl , 10/2/2005)

Print range

‘presenda zono’ anst. ‘presa zono’ (PGl , 10/2/2005)

Ruler

‘Liniilo’ anstatau ‘mezurilo’ (PGl , 10/2/2005)

(select) page down

(elekti) pagxe (mal)supren anstatau pagxon malsupren  (PGl , 10/2/2005)

single …

Kial jen ‘unuopa’, jen ‘individua’ ?  (PGl , 10/2/2005)

spelling options

Mi preferas la pli esp. ‘literumadaj opcioj’ anst. ‘opcioj de literumado’. (PGl , 10/2/2005)

spellcheck

Same: ‘literumada kontrolilo’anst. ‘kontrolilo de literumado’ (PGl , 10/2/2005)

subscript/superscript

La nuna traduko ‘subskribo’ signifas ‘manskribita nomo sub dokumento’ kiu neniel rilatas al ‘subscript’. Propono: ‘malalta skribo’ kaj ‘alta skribo’? (PGl , 10/2/2005)

text box

Cxapelilo tradukas per la m.o. pli preciza ‘tekstujo’. Lau mi pli bone ol ‘teksta zono’ kiu lau mi ankau povas indiki ‘elektitan tekston’. (PGl , 10/2/2005)


No virus found in this incoming message. Neniu viruso trovita en tiu cxi mesagxo. Checked by AVG Anti-Virus. Version: 7.0.300 / Virus Database: 265.8.6 - Release Date: 07/02/2005


Attachment: signature.asc
Description: OpenPGP digital signature

Reply via email to