Rilate la vorton "printi", pri kiu temas en la diskutoj, mi nur volas
aldoni mian opinion: La vorto "printi" ja ekzistas, kaj ghi estas ech
sufiche multe uzata. Tamen ghi estas, lau mi, kaj lau multaj aliaj,
tute senbezona vorto. "Presi" bone sufichas.
Mi rimarkis, ke multaj, kiuj uzas la vorton "printi", uzas ghin ne nur
por "surpaperigi per komputila presilo", sed efektive por chia ajn
presado. La vorto "printi" che ili do farighis plena sinonimo de
"presi", kiun ghi che ili plene anstatauas. Tio montras, en iom
perversa maniero, ke por tiu nocio ni bezonas nur unu vorton. Do, estu
ghi la Fundamenta "presi".
Sufiche ofte mi uzas la klaregan vorton "surpaperigi" (ekz.
chi-antaue), kiu tre bone povas servi en tiuj malmultaj okazoj, en
kiuj povas esti risko de konfuzado inter grandskala kreado de
libroj/gazetoj k.s. ("vera/tradicia presado"), kaj okaza surpaperigo
de io komputila.
Mi supozas, ke la programo OpenOffice.org ne scias, kio okazas al tio,
kion ghi sendas al la presilo: Chu tio rekte farighos libro? Chu tio
estos nur okaza malmultkvanta surpaperigo? Eble iuj presejoj uzos Ooo
por rekte krei librojn au gazetojn, kiu scias? Do, ene de la programo
ni ne antausupozu iujn apartajn presteknikojn au presajn
cirkonstancojn, kaj sekve estu uzata la pli baza vorto "presi".
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]