la termino "surpaperigi" tre placxas al mi! Cetere mi tute konsentas pri la
neneceso de "printi".

Amike,
Leo

----- Oorspronkelijk bericht ----- 
Van: "Bertilo Wennergren" <[EMAIL PROTECTED]>
Aan: <[email protected]>
Verzonden: woensdag 16 februari 2005 13:43
Onderwerp: Re: [eo-dev] Kelkajn rimarkojn pri la terminaro


> Rilate la vorton "printi", pri kiu temas en la diskutoj, mi nur volas
> aldoni mian opinion: La vorto "printi" ja ekzistas, kaj ghi estas ech
> sufiche multe uzata. Tamen ghi estas, lau mi, kaj lau multaj aliaj,
> tute senbezona vorto. "Presi" bone sufichas.
>
> Mi rimarkis, ke multaj, kiuj uzas la vorton "printi", uzas ghin ne nur
> por "surpaperigi per komputila presilo", sed efektive por chia ajn
> presado. La vorto "printi" che ili do farighis plena sinonimo de
> "presi", kiun ghi che ili plene anstatauas. Tio montras, en iom
> perversa maniero, ke por tiu nocio ni bezonas nur unu vorton. Do, estu
> ghi la Fundamenta "presi".
>
> Sufiche ofte mi uzas la klaregan vorton "surpaperigi" (ekz.
> chi-antaue), kiu tre bone povas servi en tiuj malmultaj okazoj, en
> kiuj povas esti risko de konfuzado inter grandskala kreado de
> libroj/gazetoj k.s. ("vera/tradicia presado"), kaj okaza surpaperigo
> de io komputila.
>
> Mi supozas, ke la programo OpenOffice.org ne scias, kio okazas al tio,
> kion ghi sendas al la presilo: Chu tio rekte farighos libro? Chu tio
> estos nur okaza malmultkvanta surpaperigo? Eble iuj presejoj uzos Ooo
> por rekte krei librojn au gazetojn, kiu scias? Do, ene de la programo
> ni ne antausupozu iujn apartajn presteknikojn au presajn
> cirkonstancojn, kaj sekve estu uzata la pli baza vorto "presi".
>
> -- 
> Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
>
> ---------------------------------------------------------------------
> To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
> For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
>
>
>
>
>
> -- 
> No virus found in this incoming message.
> Checked by AVG Anti-Virus.
> Version: 7.0.300 / Virus Database: 265.8.8 - Release Date: 14/02/2005
>
>



-- 
No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Anti-Virus.
Version: 7.0.300 / Virus Database: 265.8.8 - Release Date: 14/02/2005


---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to