| ï
Arnold Victor skribis:
> Mi atentigas, ke Simon Peyne sugestis la vorton "printi" por la esence
kemia afero, kia estas "presado" per porkomputila "presilo." La tradicia presilo
faras iaspecan premon, por meti la inkon sur la porpresadan paperon/substancon.
Do, la porkomputila presilo nomiÄu "printilo" pro la kemia miksaÄo, kiun Äi
metas sur la paperon/substancon. Same por lasera printilo, t. e., sen premo aÅ
presado.
Permesu min, ne konsenti pri tiu "kemia klarigo" de la
diferenco inter presi kaj printi por nomi "printilo" presilon de
komputilo.
- Ankaux la inko uzata en klasika presilo estas kemia
miksajxo. Cetere en modernaj "laseraj" komputilaj presiloj oni ja "premas" la
inkon sur (ecx en) la paperon. (En inkjxetaj presiloj, tio ne
okazas).
Ekzistas klasifo pri presteknikoj, kiujn mi tradukis en la pagxaro pri mia
patro ( http://home.tiscali.be/de.cooman/jan
) per jenaj terminoj:
- altpresaj teknikoj uzataj por presi ekz. gazetojn,
- profundpresaj teknikoj por presi ekz. gravurajxojn kaj
- platpresaj teknikoj en kiuj la cxeesto de unu materio (ekz.
grasajxo) forpelas alian (ekz. akvajxo).
- pluaj teknikoj estas lum-kemiaj, ktp.
En la suplemento de PIV1 ("represo de la tria eldono kun suplemento 1987")
la vorto "printi" estas menciita: 1. Fari bildon sur impresigxema surfaco per
trasendo de lumo tra negativo aux diapozitivo... 2. Produkti tekston per
auxtomata skribaparato. Derivajxo estis: printatoro.
(Grave: En la sama suplemento oni trovas "Komputero" kaj "komputoro",
malsukcesintaj neologismoj).
Rimarkoj: La 1a signifo estas aplikebla por priskribi la
farado de fotoj sur papero. La 2a signifo sxajnas aplikebla por la aparato,
uzata kun komputilo.
Sendube la termino "printi" estis/as neologismo.
Tamen, cxar almenaux modernaj tiaj aparatoj uzas simplan
paperon, ne preparitan per "impresigxebla surfaco", la "kemia klarigo" laux mi
ne validas.
Amike,
Leo
|
No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Anti-Virus. Version: 7.0.300 / Virus Database: 265.8.8 - Release Date: 14/02/2005
--------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
