|
Etaj rimarkoj pri :
-- "drag & drop": treni kaj
demeti, eble "trene demeti" aux "trendemeti", tiele plene uzante la eblojn de
nia lingvo.
-- cursor -- "kursoro" estas uzata en KDE kaj en la KompLeks i.a. kaj
ĉu "cursor" ne povas esti pli ĝenerala ol nur "tajpsigno"? Ĉu la sago, kiu
kutime moviĝas kun la muso ne estas alispeca "cursor"? Tamen ĝi neniel rilatas
kun tajpado.
Pokrovskij mencias (miaopinie prave,
cxar la du signoj aperas samtempe en ekz. tekstprilaboriloj) en KompLeks:
Fil. Ruse
oni uzas la saman terminon parolante pri muskursoro,
kaj se necesas, kontrastigas al ĝi la �klavaran kursoron� aŭ
�tajpkursoron�.
Antauxe (en la DOS-ero) mi mem uzis
"tajpsigno", sed gxi nun estas uzata ankaux por aliaj celoj. Tial
"agosigno" eble jam estus pli tauxga. Laux mia sperto la markosigno de la muso
kaj la "tajpsigno" (eble "agsigno") nepre havu apartajn nomojn. Mi spertis tiun
neceson instruante la perkomputilan tajpadon al mia edzino.
Amike,
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 14 februari 2005
2:52
Onderwerp: Re: [eo-dev] Kelkajn rimarkojn
pri la terminaro
Saluton Piet, kaj dankon pro viaj komentoj.
Fakte,
traleginte preskaŭ la tutan terminaron dum la pasintaj semajnoj, mi konstatis
kelkajn el la eraroj de via listo, kaj jam korektis ilin, almenaŭ ĉe mi.
Tamen, estas deko da aliaj plibonigoj, pri kiuj mi ne antaŭe pensis, do koran
dankon pro tiuj.
Mi iom prikomentas viajn komentojn: --
activate -- mi konsentas, kaj ŝanĝos. -- cursor -- "kursoro" estas
uzata en KDE kaj en la KompLeks i.a. kaj ĉu "cursor" ne povas esti pli
ĝenerala ol nur "tajpsigno"? Ĉu la sago, kiu kutime moviĝas kun la muso ne
estas alispeca "cursor"? Tamen ĝi neniel rilatas kun tajpado. Mi tamen
konservos la ideon, ĉar ni provas eviti neologismojn se eblas. --
delete -- jes, mi konsentas ankaŭ pri tio. Mi jam iom debatis pri tio, sed mi
taksas la vorton "forigi" la plej bona. -- drag & drop -- "treni"
estas bona traduko de "drag" sed la "drop" ankaŭ gravas. Mi eventuale akceptus
"treni kaj demeti". -- field -- kial vi proponas la adjektivan
formon? Mi ne komprenas. -- heading -- tiu vorto uziĝas por la stiloj
"Heading 1", "Heading 2", kaj do tie temas specife pri titoloj en teksto. Por
tabeloj, fakte oni uzas kaj "header" kaj "heading" por priskribi la saman
aferon. :o| (En la dialogo kiam oni tajpas ctrl-f12 en teksta
dokumnto, ni vidas "header", sed la stilo uzata por tiu "header" nomiĝas
"Table heading". Mi aldonos etikedon PLURSENCAĴO. -- icon -- ĉu vere
"bildsimbolo" malelegantas? Mi ja ŝatas ĝin, kaj taksas ĝin tute trafa traduko
de "icon". Jes, ni povus aldoni la komputikan sencon al la ekzistanta
vorto, sed ĉikaze mi preferas la kunmetaĵon -- print preview kaj
print range -- mi konsentas, kaj mi ŝanĝos -- ruler -- se mi ne
eraras, la "rulers" vidiĝas surekrane, supre kaj maldekstre, kaj montras la
veran grandon de la paĝo en cm, mm, etc. Ili do nepre estas
"mezuriloj". -- page down -- konsentite. -- single -- mi jam
korektis al "unuopa" ĉiufoje. -- spelling options -- ne tre grava
ŝanĝo, kaj fakte la vorto "opcio(j)" tre baldaŭ foriĝos de la tuta
terminaro -- sub/super-script -- KompLeks donas tradukojn "suba/supra
indico", kiuj ne malbonas. Tamen, ĉu oni uzas tiujn stilojn nur por indicoj?
Mi dubas. Do jes, mi akceptos viajn proponojn, se neniu forte
kontraŭas. -- text box -- konsentite.
Do, tre baldaŭ mi
finfaros tiujn ŝanĝojn kaj alŝutos novan arkivon al la retejo, kaj faros prian
anoncon.
Tim
Piet Glorieux wrote:
|
Activate |
La pli konciza �sxalti� sxajnas
al mi pli uzata kaj pli eleganta ol �aktivigi� (PGl , 10/2/2005) |
|
Cursor |
neologismo: kial ne tajpsigno (Cxapelilo)?) (PGl , 10/2/2005) |
|
Delete |
�forigi� (=malaperigi) sxajnas
al mi pli proksima al la signifo de �delete� ol forstreki (=+/-
forvisxi) (PGl , 10/2/2005)
|
|
Drag and
drop |
Nun: �sxovi kaj demeti�. Mia propono: �treni�. (analoga al la
nederlanda �slepen�) Cxu ne pli elegante kaj same
komprenebla (PGl
, 10/2/2005) |
|
Field |
�Kampo�� anst. �kampa ..�? (PGl , 10/2/2005) |
|
(re)Format |
Kial �(re)formati� kaj ne
�(re)arangxi�? Lau mi arangxi estas, same kiel �to format�, termino
kun suficxe vasta signifo. (PGl , 10/2/2005) |
|
Heading |
Titolo estas miaopinie tro
malpreciza. Cxu �heading� ne estas identigilo de la enhavo de kolumno
en tabelo ? Se jes mi tradukus per �kolumnokapo�, kiu krome
analogas al �pagxokapo�. (PGl , 10/2/2005) |
|
Icon
|
Kial ne la konciza, eleganta
�ikono� kaj jes la eble logika sed maleleganta
�bildsimbolo�? Lau PIV �ikono�
nur signifas �sankta bildo� sed kiu diros ke ni ne povos uzi kroman,
derivitan signifon. Ankau en la nederlanda (kaj la angla versxajne)
oni uzas �ikoon� kiu ankau ne estas la origina signifo. (PGl , 10/2/2005) |
|
Print
preview |
�Antauvidi� havas lau mi tute
alian signifon ol �antaue vidigi�. Propono :
�aspekto de la presotajxo� (Cxapelilo) (PGl , 10/2/2005) |
|
Print
range |
�presenda zono� anst. �presa
zono� (PGl , 10/2/2005) |
|
Ruler |
�Liniilo� anstatau
�mezurilo� (PGl , 10/2/2005) |
|
(select) page
down |
(elekti) pagxe
(mal)supren anstatau pagxon
malsupren (PGl , 10/2/2005) |
|
single
� |
Kial jen �unuopa�, jen
�individua� ? (PGl , 10/2/2005) |
|
spelling
options |
Mi preferas la pli esp.
�literumadaj
opcioj� anst. �opcioj de literumado�.
(PGl , 10/2/2005) |
|
spellcheck |
Same: �literumada
kontrolilo�anst. �kontrolilo de literumado� (PGl , 10/2/2005) |
|
subscript/superscript |
La nuna traduko �subskribo�
signifas �manskribita nomo sub dokumento� kiu neniel rilatas al
�subscript�. Propono: �malalta skribo� kaj
�alta skribo�? (PGl , 10/2/2005) |
|
text
box |
Cxapelilo tradukas per la m.o.
pli preciza �tekstujo�. Lau mi pli bone ol �teksta zono� kiu lau mi
ankau povas indiki �elektitan tekston�.
(PGl , 10/2/2005) |
No virus found in this incoming message.
Neniu viruso trovita en tiu cxi mesagxo.
Checked by AVG Anti-Virus.
Version: 7.0.300 / Virus Database: 265.8.6 - Release Date: 07/02/2005
|