de Donald:

Mi legis en la retejo de OOO ke versio 2.0 de oooEN nun estas alŝutebla.
Ĉu tio signifas ke ni nun devus ekagi denove por produkti oooEO-n? 
Ĉu mi verku anonceton por nia retejo pri version 2.0? Kion mi diru pri nia
celdato ktp?

de Stanislav:

de mia flanko mi vidas tion kiel dezirindan, sed cxar mi malbone imagas la volumon de la laboro kaj ka metodon kiel la
laboro estas farata, mi havas nenian ideon pri la dato.

Nu, unue mi petu pardonon pri la malfrueco de mia respondo. Antaux jaro aux du mi havis multe da libera tempo, kaj dedicxis ne malmulte da tio al OOo:Eo; tamen, de iom longa tempo nun mi trovas min preskaux tute sen libera tempo, kaj bedauxras, ke mi estas devigata multe malpli okupigxi pri la projekto ol antauxe.)

Pri plano: la gxenerala bildo estas tia:
 -- ni devis traduki la terminaron de OOo, diskutante pri terminoj kaj foje inventite novajn: FARITA
 -- ni devis provlegi, korekti, prikomenti, reprovlegi kaj denove provlegi la terminaron: FARITA
 -- ni devis krei projekton kaj oficialigi gxin kadre de la organizajxo cxirkaux OOo: FARITA
 -- ni devis krei retpagxaron pri la projekto, kaj poste plibonigi kaj pligrandigi gxin: FARITA
 -- ni devis krei locale.xml-dosieron pri Esperanto: FARITA
 -- aktuale, ni tradukantas la programon mem: FARATA
 -- ni devas traduki la helpodosierojn: FAROTA
 -- poste, ni devos rekompili la programaron kun la tradukitaj terminoj ene, kaj sencimigi gxin: FAROTA
 -- kaj ni sendube devos korekti tradukerarojn kiam ni fine vidos ilin en kunteksto: FAROTA

La cxefaj respondeculoj pri la cxi supra laboro estas nomita cxe
kaj mi elkore dankas al ili, kaj al aliaj, kiu ankaux donis helpon de tempo al tempo.

Nu, laux tiu plano, oni povus kredi, ke la projekto preskaux finigxis. Se tio verus, mi tre kontentus.  :o\  La aktuala pasxo -- la traduko de la programo -- estas tre longa. Por doni ideon, la tradukendaj dosieroj pezas 9.8Mb, kaj la terminaro, kiun ni fintradukis, estis cx. 500Kb. Tamen, mi devus aldoni, ke cxi somere nia skipano Leo tutsole tradukis 1.2Mb-ojn el tiu 9.8Mb, do la tasko ne estas tiom nefarebla, kiom oni povus imagi. Tiu traduklaboro, tamen, bezonas la cxi supre menciitan provlegon, korekton, prikomentadon, ktp. kaj ankaux tio bezonas nemalmulte da tempo. Mi komencis la provlegon, kaj finfaris 160Kb el gxi; antaux kelkaj semajnoj, nia nova skipano Marcos kontaktis min, provlegis 32Kb-an dosieron, kiun mi sendis al li, kaj nun atakas la ceteron de la 1.2Mb-a laboro de Leo. Koran dankon al li.

Do, jen la aktuala situacio.

KION NI FARU NUN?

Jen miaj priaj proponoj:
(1) La pagxo
klarigas la funkcion de cxiu ero de la tradukendajxaro, kaj permesas al ni, ekz. celi esperantigon kaj publikigon de Verkilo ("Writer", la tekstoprilaborilo) kiel unua pasxo, kaj tion mi taksas bona plano.
 -- La dosieroj, kiujn tradukis Leo, sekvis gxuste tiu plano, kaj li laboris nur pri Verkilo, kaj li ja tradukis la grandan plejmulton, kiu listigxas sub "Writer" sur tiu pagxo.

(2) Tiu traduko devas esti bone kaj zorge provlegita. Tio bezonas personojn, kiuj:
 -- bone regas komputilajn terminojn en Esperanto
 -- bone regas komputilajn terminojn en angla kaj la anglan pli gxenerale, cxar ofte oni havas nur frazeton sen multe da kunteksto, kaj oni estas devigata pripensi cxiun eblan sencon de la vortoj
 -- havas almentaux iom da konoj pri programado; vi ne devas esti profesia programisto, sed almenaux esti kapabla rigardi programeron kaj rekoni, ke ekz. gxi priskribas menuon en la programo, ktp.
 -- scii kiel sercxi tra granda dosieraro por iu vorto, por trovi kunteksto por iu traduko. (Tio povus esti per grep, per programo kiel UltraEdit aux Emacs, aux alimaniere, laux via placxo).
 -- ne estas enuigitaj de senfinaj listoj de senkuntekstaj korektotaj tradukoj!

Marcos ja sxajnas havi cxiun el tiuj kvalitoj, do des pli bone por li kaj pro la projekto. Ankaux mi scias fari cxion cxi, sed mi devus aldoni alian bezonon: "multege da libera tempo", kiun mi simple ne plu havas, almenaux aktuale.

(3) Se estas iu en la skipo, kiu sentas sin pli bone priskribita jene:
 -- bone organizas laboron de aliaj
 -- havas iom da teknikaj konoj, kaj povus trakti kaj kunmeti dosierojn tradukitajn de aliaj*
 -- havas liberan tempon (evidente!)
 -- sxatus akcepti, ecx dumtempe, la kunordigantan rolon de mi
do vi ne hezitu anoncigxi, aux private al mi, aux al la listo. Mi ja volas vidi tiun diablan programon eldonitan en Esperanto, kaj ja taksas gxin tre lauxdinda kaj valora celo, sed simple ne plu povas doni suficxe da energio kaj tempo por plenumi la taskon.

(*Mi cxiam faris tion "permane" -- tradukantoj sendis al mi sian laboron, kaj post provlego mi kopiis gxin en arkivon, alsxutis gxin al retejo, kaj petis, ke cxiu tradukanto elsxutu la novan version. Tamen, ekzistas almenaux du iom auxtomataj sistemoj por fari tion, kaj eventuala kunordiganto povus, laux teknika sperto, ekuzi tian sistemon).

Se iu ja pretus akcepti tiun rolon, mi ja donus tiom da helpo, kiom mi povus. Fakte, la revigligo de la projekto sendube instigus min dedicxi iom da tempo al gxi, se mi vidas, ke progreso ja farigxas.

Do... viajn respondojn mi atendas.


Tim


PS Post kiam mia nove lancxita firmao funkcias sen mia helpo, post kiam mi finis mian trejnadon kaj ekzamenojn pri retpagxkreado, post kiam mi venkis mian longan kaj temporaban disputon kontraux la konstruisto de mia domo, post la venontjara naskigxo de mia unua infano... nu, tiam, mi reprovos trovi la tempon gvidi la projekton gxis gxia fino! Kondicxe, ke la projekto www.springboard2languages.org ne forrabas tro da mia tempo...

Reply via email to