Saluton Stanislav.

Gxuste, kiel vi diras, vi entajpu la tradukon de tio, kio sekvas msgid, inter la citiloj post msgstr. Via elektita ero estu:

#: AdabasPage.src#TAB_PAG_ADABAS_SETTINGS.FT_CACHE_SIZE.fixedtext.text
#: dbadmin.src#PAGE_ADABAS.FT_CACHE_SIZE.fixedtext.text
msgid "Data ~buffer size (MB)"
msgstr "Grando de datumbufro (MB-oj)"

Kelkaj konsiletoj:
 -- vi ne atentu la tildoj (t.e. la '~' signoj)
-- cxiun linion, kiu komencas per # vi lasu, sed vi povas eventuale aldoni komenton tie, sekvante la formaton de la aliaj multnombraj komentoj en la jam prilaboritaj dosieroj -- por trovi terminojn, se vi ne certas pri la traduko, uzu nian terminaron:
http://eo.openoffice.org/files/documents/188/2151/OOoEoTerminaro.zip
 -- uzu ankaux la Komputilan Leksikonon de Sergio Pokrovskij:
http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/DEFAULT.html

Vi povas cxion fari per iu ajn tekstoredaktilo (NotePad sub Vindozo, Emacs aux Vi sub Unikso, ktp.) sed multe plifaciligas la taskon speciala ilo kiel poEdit (http://www.poedit.org/). Provu gxin!

Por respondi al via antauxa demando pri traduko de helpodosieroj, fakte ili nun (kun la versio 2.0 de OOo) trovigxas en la .po- dosieroj, kune kun cxio alia tradukenda, en la subdosierujo helpcontent2/source/text/


Tim


On 21 Nov 2005, at 10:33, [EMAIL PROTECTED] wrote:

Saluton Tim,
mi jxus rigardis la targzajxon, kaj kiel mi komprenas la tradukendajxo estas la linioj kiuj aspektas kiel cxi:

#: AdabasPage.src#TAB_PAG_ADABAS_SETTINGS.FT_CACHE_SIZE.fixedtext.text
#: dbadmin.src#PAGE_ADABAS.FT_CACHE_SIZE.fixedtext.text
msgid "Data ~buffer size (MB)"
msgstr ""

En cxi tiu ekzemplo estus tradukenda "Data ~buffer size (MB)" (scias diablo kiel cxio cxi nomigxas en Eo, mi ecx havus problemojn traduki gxin en mian gepatran Rusan, sed la problemo estas teknika).

La tradukrezulto estu entajpenda en la msgstr-linion au cxi tio estas kunteksto? Versxhajne mi devus rigardi la laboron de leo kaj nur poste demandi, sed mi nun estas en la oficejo, tute alia mondo.

Aspektas preskau se cxio cxi estus destinita por ia "Tool" (kiel la Linguist de Qt kun kiu mi estas kutima) - au oni
tradukas mane (kaj piede certe)?

ciao: stanislav

Äœis nun mi nur tradukis la po dosierojn, kiujn mi sendis al vi
poste, do ne bezonis aliron al iu deponejo, krom por nia retejo.
Bonvolu klarigi kiel akiri la dosierojn por "Installer" k.a. kaj
kion fari.

La tradukendajxoj de la plej lasta versio de OOo estas arigitaj de
Pavel Janik, kaj elsxuteblas cxe
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/POT/
OpenOffice.org-SRC680_m142-POT.tar.gz

La gxisnuna laboro de Leo, parte provlegita de mi, trovigxas cxe
http://eo.openoffice.org/servlets/ProjectDocumentList?folderID=384
(Tiun dosieron mi sendis al Marcos antaux semajno aux du, do li eble
havas, aux espereble havos gxisdatigitan version).

Gxis nun ni neniam havis ajnan auxtomatan deponejon por tiuj
dosieroj. Mi simple arigis la laboron de la skipanoj cxi tie,
alsxutis cxion al la retejo kaj petis, ke cxiu elsxutu la plej lastan
version antaux ol dauxrigi sian laboron. Se temas nur pri tio, mi
pretas dauxrigi mian plenumon de tiu rolo (kondicxe, ke estas laboro
kunordiganta, evidente!)


Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]





---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]




---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to