Saluton Tim,
mi jxus rigardis la targzajxon, kaj kiel mi komprenas la tradukendajxo estas la 
linioj kiuj aspektas kiel cxi:

#: AdabasPage.src#TAB_PAG_ADABAS_SETTINGS.FT_CACHE_SIZE.fixedtext.text
#: dbadmin.src#PAGE_ADABAS.FT_CACHE_SIZE.fixedtext.text
msgid "Data ~buffer size (MB)"
msgstr ""

En cxi tiu ekzemplo estus tradukenda "Data ~buffer size (MB)" (scias diablo 
kiel cxio cxi nomigxas en Eo, mi ecx havus
problemojn traduki gxin en mian gepatran Rusan, sed la problemo estas teknika).

La tradukrezulto estu entajpenda en la msgstr-linion au cxi tio estas 
kunteksto? Versxhajne mi devus rigardi la
laboron de leo kaj nur poste demandi, sed mi nun estas en la oficejo, tute alia 
mondo.

Aspektas preskau se cxio cxi estus destinita por ia "Tool" (kiel la Linguist de 
Qt kun kiu mi estas kutima) - au oni
tradukas mane (kaj piede certe)?

ciao: stanislav

>> Ĝis nun mi nur tradukis la po dosierojn, kiujn mi sendis al vi
>> poste, do ne bezonis aliron al iu deponejo, krom por nia retejo.
>> Bonvolu klarigi kiel akiri la dosierojn por "Installer" k.a. kaj
>> kion fari.
>
> La tradukendajxoj de la plej lasta versio de OOo estas arigitaj de
> Pavel Janik, kaj elsxuteblas cxe
> ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/POT/
> OpenOffice.org-SRC680_m142-POT.tar.gz
>
> La gxisnuna laboro de Leo, parte provlegita de mi, trovigxas cxe
> http://eo.openoffice.org/servlets/ProjectDocumentList?folderID=384
> (Tiun dosieron mi sendis al Marcos antaux semajno aux du, do li eble
> havas, aux espereble havos gxisdatigitan version).
>
> Gxis nun ni neniam havis ajnan auxtomatan deponejon por tiuj
> dosieroj. Mi simple arigis la laboron de la skipanoj cxi tie,
> alsxutis cxion al la retejo kaj petis, ke cxiu elsxutu la plej lastan
> version antaux ol dauxrigi sian laboron. Se temas nur pri tio, mi
> pretas dauxrigi mian plenumon de tiu rolo (kondicxe, ke estas laboro
> kunordiganta, evidente!)
>
>
> Tim
> ---------------------------------------------------------------------
> To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
> For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
>
>



---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to