Tim Morley wrote:

Kiel mi diris en mia lasta, longa mesagxo, Leo jam tradukis la plej multon de la dosieroj listigitaj sub "Writer" sur tiu pagxo, kaj tiun laboron mi sendis al Marcos antaux eble unu semajno. Dum kiam li provlegas tion, vi povus ektraduki la dosierojn listigitajn sub "Installer", "Registration" kaj "Office Shell" (kiuj cxiuj estos viditaj de eventuala instalonto de la finita programo antaux gxia ekuzo).

Se vi bezonas ajnan helpon por eklabori, ne hezitu demandi. Mi ne scias, cxu vi jam scias kie trovigxas cxion bezonatan, sed samtempe ne volas perdi tempon klarigi tion, kion vi jam scias kaj komprenas. Do kriu se io ne klaras; alikaze, mi antauxgxuas ricevi viajn unuajn tradukojn. :o)

Ĝis nun mi nur tradukis la po dosierojn, kiujn mi sendis al vi poste, do ne bezonis aliron al iu deponejo, krom por nia retejo. Bonvolu klarigi kiel akiri la dosierojn por "Installer" k.a. kaj kion fari.
Dankon,
Donald

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to