"bufro" estas Zamenhofa vorto samsignifa kiel la angla "buffer". Liatempe, temis pri risorta ilo inter vagonoj, sed de tiu devenas la komputila senco, kaj angle kaj esperante.

Pri grando/grandeco, largxo/largxeco ktp. laux mi ne vere gravas ; tio estas demando pri cxiutaga uzado de Esperanto, ne farenda decido pri faka termino, do mi tutkontente akceptus ambaux.


Tim


On 21 Nov 2005, at 13:43, [EMAIL PROTECTED] wrote:

Saluton Tim,
ke "bufro" signifas "buffer" estas por mi surprizo, sed en tiu cxi konteksto cxu ne estus "grandeco" pli korekta ol
"grando"? Au establigxis certaj fakterminoj?

Fakte estas vanaj demandoj: unue mi rigardo la sxtofon kiun vi citis.
Gxis tiam -

Stanislav


Saluton Stanislav.

Gxuste, kiel vi diras, vi entajpu la tradukon de tio, kio sekvas
msgid, inter la citiloj post msgstr. Via elektita ero estu:

#: AdabasPage.src#TAB_PAG_ADABAS_SETTINGS.FT_CACHE_SIZE.fixedtext.text
#: dbadmin.src#PAGE_ADABAS.FT_CACHE_SIZE.fixedtext.text
msgid "Data ~buffer size (MB)"
msgstr "Grando de datumbufro (MB-oj)"

Kelkaj konsiletoj:
  -- vi ne atentu la tildoj (t.e. la '~' signoj)
  -- cxiun linion, kiu komencas per # vi lasu, sed vi povas eventuale
aldoni komenton tie, sekvante la formaton de la aliaj multnombraj
komentoj en la jam prilaboritaj dosieroj
  -- por trovi terminojn, se vi ne certas pri la traduko, uzu nian
terminaron:
http://eo.openoffice.org/files/documents/188/2151/OOoEoTerminaro.zip
  -- uzu ankaux la Komputilan Leksikonon de Sergio Pokrovskij:
http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/DEFAULT.html

Vi povas cxion fari per iu ajn tekstoredaktilo (NotePad sub Vindozo,
Emacs aux Vi sub Unikso, ktp.) sed multe plifaciligas la taskon
speciala ilo kiel poEdit (http://www.poedit.org/). Provu gxin!

Por respondi al via antauxa demando pri traduko de helpodosieroj,
fakte ili nun (kun la versio 2.0 de OOo) trovigxas en la .po-
dosieroj, kune kun cxio alia tradukenda, en la subdosierujo
helpcontent2/source/text/


Tim


On 21 Nov 2005, at 10:33, [EMAIL PROTECTED] wrote:

Saluton Tim,
mi jxus rigardis la targzajxon, kaj kiel mi komprenas la
tradukendajxo estas la linioj kiuj aspektas kiel cxi:

#: AdabasPage.src#TAB_PAG_ADABAS_SETTINGS.FT_CACHE_SIZE.fixedtext.text
#: dbadmin.src#PAGE_ADABAS.FT_CACHE_SIZE.fixedtext.text
msgid "Data ~buffer size (MB)"
msgstr ""

En cxi tiu ekzemplo estus tradukenda "Data ~buffer size
(MB)" (scias diablo kiel cxio cxi nomigxas en Eo, mi ecx havus
problemojn traduki gxin en mian gepatran Rusan, sed la problemo
estas teknika).

La tradukrezulto estu entajpenda en la msgstr-linion au cxi tio
estas kunteksto? Versxhajne mi devus rigardi la
laboron de leo kaj nur poste demandi, sed mi nun estas en la
oficejo, tute alia mondo.

Aspektas preskau se cxio cxi estus destinita por ia "Tool" (kiel la
Linguist de Qt kun kiu mi estas kutima) - au oni
tradukas mane (kaj piede certe)?

ciao: stanislav

Äœis nun mi nur tradukis la po dosierojn, kiujn mi sendis al vi
poste, do ne bezonis aliron al iu deponejo, krom por nia retejo.
Bonvolu klarigi kiel akiri la dosierojn por "Installer" k.a. kaj
kion fari.

La tradukendajxoj de la plej lasta versio de OOo estas arigitaj de
Pavel Janik, kaj elsxuteblas cxe
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/POT/
OpenOffice.org-SRC680_m142-POT.tar.gz

La gxisnuna laboro de Leo, parte provlegita de mi, trovigxas cxe
http://eo.openoffice.org/servlets/ProjectDocumentList?folderID=384
(Tiun dosieron mi sendis al Marcos antaux semajno aux du, do li eble
havas, aux espereble havos gxisdatigitan version).

Gxis nun ni neniam havis ajnan auxtomatan deponejon por tiuj
dosieroj. Mi simple arigis la laboron de la skipanoj cxi tie,
alsxutis cxion al la retejo kaj petis, ke cxiu elsxutu la plej lastan
version antaux ol dauxrigi sian laboron. Se temas nur pri tio, mi
pretas dauxrigi mian plenumon de tiu rolo (kondicxe, ke estas laboro
kunordiganta, evidente!)


Tim
------------------------------------------------------------------- --
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]





-------------------------------------------------------------------- -
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]




---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]





---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]




---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to