Tim Morley:

> Pri grando/grandeco, largxo/largxeco ktp. laux mi ne vere gravas ;
> tio estas demando pri cxiutaga uzado de Esperanto, ne farenda decido
> pri faka termino, do mi tutkontente akceptus ambaux.

Estas prave, ke en la chiutaga lingvo oni ne chiam distingas inter
"grando" kaj "grandeco". Tamen estos bone, se en la traduko de Ooo vi
provos apliki la jenan distingon:

  "grando" = dimensio tia kaj tia
    (grandon havas kaj grandaj aferoj, kaj mezgrandaj, kaj malgrandaj)
    "Mi mezuris la grandon de la objekto."
    (Sekve ne uzighas la vorto "malgrando".)

  grandeco = la eco esti granda (ne malgranda)
    (nur grandaj aferoj havas grandecon)
    "Min imponis la grandeco de la objekto."
    "Min surprizis la malgrandeco de la objekto."

Simile pri "largho", "longo", "alto" k.a.

Tio kredeble signifas, ke en la tradukado de Ooo uzighu precipe
"grando", "largho", "longo" kaj "alto". Ja ne malbonas, ke la uzindaj
vortoj estas malpli longaj ol la neuzindaj.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to