Saluton Donald, kaj dankon pro la mesagxo.
Mi anticipas havi iom da tempo almenaŭ ĝis la fino de januaro. Mi
povas helpi pri la tradukado de la programo Writer, aŭ pri la
provlegado, aŭ pri la tradukado de la helpo por Writer. Kion vi
sugestas, Tim?
Laux mi, plej urgxas la traduko de la programo mem, laux la vicordo
proponita cxe
http://translate.sourceforge.net/wiki/guide/project/ooo/whatfirst
Viaj teknikaj scioj helpos vin kun tiuspeca traduko.
Kiel mi diris en mia lasta, longa mesagxo, Leo jam tradukis la plej
multon de la dosieroj listigitaj sub "Writer" sur tiu pagxo, kaj tiun
laboron mi sendis al Marcos antaux eble unu semajno. Dum kiam li
provlegas tion, vi povus ektraduki la dosierojn listigitajn sub
"Installer", "Registration" kaj "Office Shell" (kiuj cxiuj estos
viditaj de eventuala instalonto de la finita programo antaux gxia
ekuzo).
Se vi bezonas ajnan helpon por eklabori, ne hezitu demandi. Mi ne
scias, cxu vi jam scias kie trovigxas cxion bezonatan, sed samtempe
ne volas perdi tempon klarigi tion, kion vi jam scias kaj komprenas.
Do kriu se io ne klaras; alikaze, mi antauxgxuas ricevi viajn unuajn
tradukojn. :o)
Kunordiganto ŝajne ne devas esti sperta pri la angla, do mi lasas
tiun aferon por alia skipano.
Mi konsentas, kaj se vere temas nur pri kunordigo kaj ne provlegado,
mi havos suficxe da tempo por tion. (Gxis nun, mi cxiam faris ambaux,
sed tio bezonus pli da tempo ol mi nun havas).
-- aktuale, ni tradukantas la programon mem: FARATA
-- ni devas traduki la helpodosierojn: FAROTA
Pri la helpdosieroj, ankaux tiuj gravas por iu ajn tradukita versio
de la programo, kaj ilia traduko estas iom malpli teknika ol la
esperantigo de la programo mem. Tiel mi petas al aliaj, eble malpli
teknikemaj skipanoj, kiuj tamen sxatus helpi per tradukado -- ekkriu,
per responda retmesagxo al la listo, kaj mi proponos al vi tian
laboron. Antauxdankon.
Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]