Joop Eggen:

> Window Manager = Fenestra Administrilo (mi pensas)

Ankaŭ bona.

> Wizzard = Agordilo, sed mi ankaux vidis Sorcxilo

Mi uzis plurfoje "Helpanto" en la traduklaboro. Ĉu ne temas precize
pri tio: programo, kiu helpas? Ankaŭ pripenseblas "Asistanto".

Ja eblas ankaŭ io kun "...ilo", sed iele tiaj "Wizard"-oj estas
prezentataj kiel personigitajn kvazaŭ-ulojn (pro tio la nomo
"Wizard"), kaj tial eble vorto kun "...anto" pli bone trafas. Anto ja
normale estas persono.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply via email to