Leo De Cooman: > Mi ja konsentas, ke "Asistanto" jam estas pli klara. Tamen... tiu > wizard ne estas persono, pri kio Bertilo jam atentigis.
Nu, mi tamen precipe volis atentigi, ke tiu programo estas kvazaŭ persono, kiu asistas, kaj ke tial vorto kun "...anto" tamen sufiĉe konvenas. Krome "...anto"-vortoj ne nepre devas ĉiam esti personoj. Oni uzas, tute rajte, iakampe tiajn vortojn ankaŭ por ne-personaj aferoj, ekz. en matematiko: "dividanto", "multiplikanto" k.a. "Asistanto" ŝajnas nun al mi la plej bona eblo. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
