On 28 Mar 2006, at 00:30, Donald Rogers wrote:

En KL por wizard troviĝas agordilo: "Programo helpanta la uzulon agordi programprodukton aŭ operaciuman reĝimon".

Tio estas nemalbona, sed la "Wizards" de OOo havas pli vastan uzon, ekz. por krei adresetikedojn aŭ vizitkartojn, aŭ por krei novan prezentaĵon. Laŭ mi, tio ne vere temas pri "agordado", do mi preferus eviti tiun terminon.

La difino de wizard laŭ la New Oxford Dictionary of English estas simila sed pli ĝenerala: "wizard 2 (computing) a help feature of a software package that automates complex tasks by asking the user a series of easy-to- answer questions."

Ĉu vere?! Nu, mi akceptas, ke la vorto estas tiom vaste uzata en la angla (pro la vasta uzo de Microsoft-aj produktoj) ke la vorto ja rajtas trovi lokon en la vortaro. Tamen, tio ne nepre veras en aliaj lingvoj, ke certe ne en Esperanto (tiukaze, ni ne havus tiun ĉi diskuton!).

Kaj mi ankoraŭ taksas ĝin stultaĵo!  :o)

Laŭ NPIV asistanto havas pli limigitan sencon: "persono kies profesio estas asistado". Se ni preterlasas la "stultaĵon de Redmond" (Tim) la homecon malaperas, ĉu ne?

Vi pravas, ke "asistanto" havas tiun difinon en la vortaro, sed laŭ la klarigo de Bertilo, ne ĉiu "-anto" estas persono, do mi pensas, ke ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon, kaj la difino de "asisti" ("pro ofica devo, ĉeesti, por helpi al iu") tute taŭgas, ĉu ne?


Tim


PS Mi intence enmetis la vorton "ĉikaze" ĉi supre. Ĉu bone? Ĉu ŝoke? Se ŝanĝinda -- al kio?


---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to