On 27 Mar 2006, at 10:37, Bertilo Wennergren wrote:

Joop Eggen:

Wizard = Agordilo, sed mi ankaux vidis Sorcxilo

Mi uzis plurfoje "Helpanto" en la traduklaboro. Ĉu ne temas precize
pri tio: programo, kiu helpas? Ankaŭ pripenseblas "Asistanto".

Estis iom da diskuto en la listoj de tradukantoj de OOo kiam oni ekuzis la anglan vorton "Wizard" en OOo 2.0. Kelkaj subtenis la ideon, dirante, ke uzantoj jam konas la vorton en tiu ĉi kunteksto dank' al Microsoft, sed aliaj diris, ke la vorto estas tute ne klara por nova uzulo, kaj ili ne komprenas kial oni sentas sin devigataj simii ĉiun stultaĵon de Redmond.

Mi emas pli subteni la duan pozicion, kvankam eble ne tiel forte, kiel priskribita ĉi supre. Miaopinie, traduko kiel "Sorĉisto" aŭ simila estus tute netaŭga.

La skipoj de pluraj aliaj lingvoj diris, ke ili ne tradukos "wizard" sed uzos "Helpilo"/"Helpanto" aŭ simile.

Mi ĝis nun uzis simple "Helpilo"n, sed fakte mi konsentas kun la propono de Bertilo uzi "Helpanto", ĉar tio povus esti (sed ne nepre estas) persono, do tio funkcius por simpla helpilo kaj ankaŭ por pli "personigita" grafika helpilo.


Tim

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to