Joop skribis:
Wizard = Asistanto - por mi plej senca, kompare kun Helpanto.

Kiam mi ekuzis Vindozon, mi tute ne komprenis la tekstojn aperantajn sur mia ekrano. Onidire ili estas en mia gepatra lingvo, la nederlanda, sed la plej malfacilajn terminojn oni simple lasis netradukitaj. Mi emas traduki per sencoplena termino, ne per iu sorcxa vorto, kia estus "Sorcxisto". Mi ja konsentas, ke "Asistanto" jam estas pli klara. Tamen... tiu wizard ne estas persono, pri kio Bertilo jam atentigis.
Kio gxi ja estas?
Gxi estas programo. Cxu "Asista Programo" ne estus tauxga termino, komprenebla al samideano cxie en la mondo, ecx se li estas komencanto. (Estus plia kialo por inciti homojn uzi Esperantlingvajn programojn!) Mi konscias, ke tiu termino estas iomete pli longa, tamen ne tro peza laux mia opinio, kaj tiom pli klara (kiel decas al Esperanta programo).
"Asistprogramo" same tauxgas.
Logike ni tiam devus adapti la "Helpanto"n al "Helpprogramo".
Amike salutas
Leo

----- Oorspronkelijk bericht ----- Van: "Joop Eggen" <[EMAIL PROTECTED]>
Aan: <[email protected]>
Verzonden: maandag 27 maart 2006 17:49
Onderwerp: Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common


Wizard = Asistanto - por mi plej senca, kompare kun Helpanto.

Je Lundo, 27. Marto 2006 11:51, Tim Morley skribis:
On 27 Mar 2006, at 10:37, Bertilo Wennergren wrote:
> Joop Eggen:
>> Wizard = Agordilo, sed mi ankaux vidis Sorcxilo
>
> Mi uzis plurfoje "Helpanto" en la traduklaboro. Ĉu ne temas precize
> pri tio: programo, kiu helpas? Ankaŭ pripenseblas "Asistanto".

Estis iom da diskuto en la listoj de tradukantoj de OOo kiam oni
ekuzis la anglan vorton "Wizard" en OOo 2.0. Kelkaj subtenis la
ideon, dirante, ke uzantoj jam konas la vorton en tiu ĉi kunteksto
dank' al Microsoft, sed aliaj diris, ke la vorto estas tute ne klara
por nova uzulo, kaj ili ne komprenas kial oni sentas sin devigataj
simii ĉiun stultaĵon de Redmond.

Mi emas pli subteni la duan pozicion, kvankam eble ne tiel forte,
kiel priskribita ĉi supre. Miaopinie, traduko kiel "Sorĉisto" aŭ
simila estus tute netaŭga.

La skipoj de pluraj aliaj lingvoj diris, ke ili ne tradukos "wizard"
sed uzos "Helpilo"/"Helpanto" aŭ simile.

Mi ĝis nun uzis simple "Helpilo"n, sed fakte mi konsentas kun la
propono de Bertilo uzi "Helpanto", ĉar tio povus esti (sed ne nepre
estas) persono, do tio funkcius por simpla helpilo kaj ankaŭ por pli
"personigita" grafika helpilo.





___________________________________________________________
Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]




--
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/293 - Release Date: 26/03/2006



--
No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/293 - Release Date: 26/03/2006

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to