On 2 Apr 2006, at 12:48, W. G. T. Walker wrote:

Kamaradoj, mi NE konsentas ke "hang up" temas pri paneo, blokigxo, ktp.

"hang" ja signifas paneo/morto de programo (kaj en Mikrosofto- mondo, kutime
la rezulta frostigo/blokigxo de la tuta komputilo).

Tamen "hang up" signifas "fini telefonalvokon" (kaj analoge, en komputilo,
ankaux "fini per-retan ligon/laborsesion").

Dankon pro la atentigo, Vilĉjo. Mi konsentas, ke oni kutime uzas "hang" pri blokita komputilo kaj "hang up" pri telefono. Tamen, aŭdi "hang up" pri blokita komputilo ne mortige ŝokus min, do ŝajnas al mi, ke ni devas serĉi kuntekston por scii kiel ni traduku tion.

Demandoj, do:
-- Donald: kie en la tradukotaĵoj vi trovis "hang up"? (Mi ne tuj sukcesas trovi ĝin inter la dosieroj, kiujn mi havas ĉi tie). -- Ĝian Piero: kie vi trovis la tradukon "blokiĝi"? Ĉu ĝi estas via propono, aŭ ĉu jam uzita ie?

Tim

Ĝis nun ni havas:
to hang up (p.p. komputilo) - blokiĝi (Gian Piero)
JRE - ĜRM - Ĝava Rultempa Medio (Komputada Leksiko havas la individuajn
vortojn)
touchpad (#748-750) - tuŝkuseneto
ĉu ni uzu komojn aŭ punktojn por versioj, ekz-e: 2.3.4 aux 2,3,4? -
punktojn (Bertilo)
Window Manager - Fenestra Agordilo
Privacy Policy (#780) Privatecaj Reguloj; Reguloj pri Privateco

Ĉu iu havas plibonigojn?

Donald

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to