> >>>> sergio:
 > >>>> la cxambro de tiu sinjoro havis nur unu fenestron.
 > > probable.
 > >>>> Tamen (pro mia sperto alilingva) mi konstatas, ke "la 
fenestro"
 > >>>> povas esti iu nespecifa el pluraj fenestroj.
 > > tiam "la" signifas, ke gxi estas unu el la fenestroj de la
 > > cxambro.
 > Aux iu alia kiun oni normale uzas por eliri.

jes, kaj dirante tion, vi aldonas informon.  en tiu nova 
kunteksto, la difiniteco sxangxigxas, sed *la* plu kongruas kun 
"tiu fenestro, kiun la scioj konstruitaj de la interparolo igas 
evidenta".

 > Resume, ne estas io ajn "difinita" en tiu "la", estas nur
 > malemfazo: la rakontanton ne interesas la kiueco de la 
fenestro, kaj
 > la auxskultanto eble nenion ajn iam scios pri la domo.

en reala situacio la rakontanto kaj la auxskultanto scias tion, 
kion ili scias.  kaj cxiu ankaux havas imagon pri la scioj de la 
alia.  el tio ili konstruas la pli aux malpli grandan difinitecon 
de tiu fenestro.  "la" tenas la maksimuman difinitecon en la 
interparola kadro (la domo -> la cxambro -> la fenestro, do sen 
aliaj informoj "la fenestro de la cxambro de la domo").  kaj 
kontraste "li eliris tra fenestro" relargxigus la kuntekston: li 
eliris tra iu fenestro, ne nepre la plej evidente atingebla.

 > > edmundo:
 > >>> Eble la traduko de "la" pli similas al "vi suficxe scias, 
kiu".
 > > sergio:
 > >> Tamen mi ja ne scias, pri kiu mano aux fenestro temas!
 > > kiu promesis, ke vi scios gxuste tion?  "vi suficxe scias".
 > "La kuglo trafis lin en la manon".  Cxu mi suficxe scias? 
Miaopinie,
 > ne!

jugxis la dirinto, ke vi scias suficxe.  vi rajtas protesti: "vi 
diris *la* mano.  kiu mano?  tio al mi gravas."

 > Fakte, tie estas subtila diferenco, kiun la lingvoj slavaj 
markas, dum
 > la lingvoj okcidentaj (laux aserto de PAG) ne esprimas: cxu la
 > konateco estas unuflanka (tiu de la rakontanto), aux ambauxflanka.

bona atentigo.  jes, povas esti, ke per "la cxambro", "la mano", 
"la dento", la parolanto aludas nur, ke li mem scias.  eble 
ankaux vi scias, cxar vi havas saman kulturon (jes unu budaa 
dento famas...) aux cxar la parolanto klarigis pli frue (la ulo 
eniris sian cxambron...).  aux eble vi ne scias, la parolanto 
missupozas, ke vi scias (li prenas vin por dentofakulo...) aux li 
nur metas markon, ke li klarigos, se vi demandos.

 > > nu, tio ne signifas, ke uzo de artikolo estas logika, sed ke 
eble
 > > oni povas revortigi gxian signifon suficxe efike,

 > Cxu vi provis?  Bertilo ja provis, kaj sxajnas al mi, ke li estas
 > malpli optimisma ol vi.

mi provis, edmundo proponis miaopinie pli bone, bertilo proponis 
ne revortigon, sed alian rimedon, provofrazojn.  optimismo ankaux 
dependas de tio, kion oni atendas de lingvoteorio: mi ne atendas, 
ke lingvan sencon gxi prezentos per skemoj de formala logiko.

 > > allasante malmultajn esceptojn
 > Tre multenombran kaj gxis nun kontentige ne priskribitan aron da
 > esceptoj.

povas esti.  ni la problemon estas nur suprajxe esplorantaj.

 > la reguloj mem estas konfuzaj: por unu
 > sama situacio validas pluraj reguloj, egale aplikeblaj -- kaj la
 > lernanto ne scias, kiun el ili apliki.  Ekz-e konsideru la 
ekzemplon
 > el "Marta" -- por cxia varianto:
 >
 > Vivo de virino estas ...
 > Vivo de la virino estas ...
 > La vivo de la virino estas ...
 > La vivo de virino estas ...

simile en la ekzemplo citita de mireja: en tiaj gxeneraligoj, uzo 
aux neuzo de artikolo estas indiferenta.  bertilo prave 
atentigas, ke ecx ununombro aux plurnombro povas alterni.  kaj vidu:

   mano armita per plumo, inko, papero pli dangxeras...
   mano armita per plumo, inko kaj papero pli dangxeras...

kiel scii, cxu oni uzu "kaj" aux ne uzu?  cxu "kaj" pro tio estas 
  konfuza?

 > la vorto "Dio" (por la unika monoteisma dio) en la greka tute 
regule
 > akceptas la difinan artikolon; sed en la lingvoj okcidentaj, tute
 > kontrauxlogike kaj malregule, gxi ial (nesciate kial) estas
 > malpermesita.  Ktp.

mi imagas, ke "dio" igxis ia propra nomo, kio gxi ne estis en la 
grandparte plurdiisma greklingva socio, en kiu ĝi ekfunkciis pri 
ununura dio.  la malfacilo en tia okazo pli estas cxe la senco de 
la o-vorto, ol cxe "la", mi pensas.

kiel ajn, eble vi pravas.  nur farante plenan priskribon de 
artikol-uzo ni povus mezuri la koherecon aux malkoherecon de gxi 
(kaj nian kapablon priskribi).  sed cxio cxi ne rekte rilatas al 
revo...

jxeromo


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a