> "La kuglo trafis lin en la manon".  Cxu mi suficxe scias?  
Miaopinie,
> ne!  Ofte estas granda diferenco en tio, cxu la vundo estas en la
> dekstra aux en la maldekstra mano.
> Sergio

Aplikanta la regulon de la simpla demando "kiu mano?" kaj observanta 
ke ne scias mi kiu mano estis trafita, mi dirus "la kuglo trafis lin 
en mano" (kaj kial ne "enmane"?)

Aplikanta la regulon de Bertilo:

Kiu el la du sekvaj malpli sxangxas la sencon de la diro, 
cxu 
"la kuglo trafis lin en tiu mano"?
cxu
"la kuglo trafis lin en iu mano"?
 
senhezite mi elektas la duan do ne dirus "...la mano". Sed...
La problemo kun la regulo de Bertilo estas ke gxi supozas ke oni 
regas la uzon de "tiu" kaj "iu" kaj, pro sperto kiel gvidanto de 
kursoj al progresantoj, mi scias ke la kompreno de "tiu" kaj "iu" ne 
estas facila afero por cxiuj lernantoj. Do sxajnas al mi ke oni nur 
translokas la problemon de loko al alia.
Mireja






retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a