--- jxeromo:

> sergio:
>>>> Logike tio devus implici, ke la cxambro de tiu sinjoro havis nur
>>>> unu fenestron.

> probable.

>>>> Tamen (pro mia sperto alilingva) mi konstatas, ke "la fenestro"
>>>> povas esti iu nespecifa el pluraj fenestroj.

> eble, tiam "la" signifas, ke gxi estas unu el la fenestroj de la
> cxambro.

Aux iu alia kiun oni normale uzas por eliri.  Relegu vian pecon, gxi
ne neprigas ke temas pri fenestro de la cxambro:

> ekzemple se rakonto estas pri homo, kiu "...  normale eniris la
> domon tra la pordo, iris al la supra etagxo, enixgis en la cxambron
> de sinjoro tianoma, kaj dek minutojn poste eliris tra *la*
> fenestro..." mi nepre komprenas "tra la fenestro de la cxambro de
> sinjoro tianoma".

Eble en (la) koridoro de la teretagxo estas iu speciale oportuna
fenestro.  Resume, ne estas io ajn "difinita" en tiu "la", estas nur
malemfazo: la rakontanton ne interesas la kiueco de la fenestro, kaj
la auxskultanto eble nenion ajn iam scios pri la domo.

> edmundo:
>>> Eble la traduko de "la" pli similas al "vi suficxe scias, kiu".

> sergio:
>> Tamen mi ja ne scias, pri kiu mano aux fenestro temas!

> kiu promesis, ke vi scios gxuste tion?  "vi suficxe scias".

"La kuglo trafis lin en la manon".  Cxu mi suficxe scias?  Miaopinie,
ne!  Ofte estas granda diferenco en tio, cxu la vundo estas en la
dekstra aux en la maldekstra mano.

> la revortigo de edmundo sxajnas al mi bona.  en la okazo de la
> fenestro, vi scias, ke gxi estis en la cxambro.

Mi ne scias.  Kaj ofte estas situacioj kie la diferenco gravas: unu
fenestro eble rigardas (la?) straton, alia (la?) gxardenon ktp. 

> pli la parolanto ne scias, aux ne povas aux ne volas diri.

Se ecx la parolanto tion ne scias, kial eblas ke "oni suficxe scias"?
Fakte, tie estas subtila diferenco, kiun la lingvoj slavaj markas, dum
la lingvoj okcidentaj (laux aserto de PAG) ne esprimas: cxu la
konateco estas unuflanka (tiu de la rakontanto), aux ambauxflanka.

Resume, mi nenion ja scias pri tiu fenestro, nek suficxe, nek
nesuficxe.

>> "tiu templo havas LA kapon de Johano la baptisto" -- sed
>> alia templo havas "denton de Budao" (ne "la denton"...

> "la kapon" vi scias kiu: estas nur unu, kaj oni ne parolas kvazaux
> estus pluraj.  "denton" ajnan denton.

Jes.  Sed kial ne apliki vian jxusan rezonadon pri la cxambroj aux
manoj?  Se por la celoj de la rakonto estas tute suficxe diri ke li
estis vundita en LA manon (kvankam praktike tio preskaux neniam estas
indiferenta), kial ne diri simile ke "la templo posedas multajn
relikvojn, inter ili LA denton de Budao"?  Por la celoj de cxia
normala auxskultanto estas tute egala, KIUN el la dentoj de Budao
posedas la templo, kaj kompare kun via modela ekzemplo estas ege pli
probabla, ke neniun ajn tio vere interesas.

> "la denton" vi scias kiu: dento, pri kiu mi jxus rakontis, aux kiu
> havas apartan famon konatan al mi kaj vi.

Kial vi ne aplikas la saman rezonadon al la fenestro aux mano?

> nu, tio ne signifas, ke uzo de artikolo estas logika, sed ke eble
> oni povas revortigi gxian signifon suficxe efike,

Cxu vi provis?  Bertilo ja provis, kaj sxajnas al mi, ke li estas
malpli optimisma ol vi.

> allasante malmultajn esceptojn

Tre multenombran kaj gxis nun kontentige ne priskribitan aron da
esceptoj.

Fakte, ne tio estas la plej malbona, ke la priskribo estas plurtavola,
kun regulo -> esceptoj -> esceptoj el esceptoj -> esceptoj el esceptoj
el esceptoj ..., sed tio, ke la reguloj mem estas konfuzaj: por unu
sama situacio validas pluraj reguloj, egale aplikeblaj -- kaj la
lernanto ne scias, kiun el ili apliki.  Ekz-e konsideru la ekzemplon
el "Marta" -- por cxia varianto:

Vivo de virino estas ...
Vivo de la virino estas ...
La vivo de la virino estas ...
La vivo de virino estas ...

eblas trovi regulon kiu postulas gxuste tian (ne)uzon de (la)
artikolo.

> kaj iun nombron de okazoj, en kiuj gxi estas indiferente uzebla aux
> forigebla.

Ankaux tio estas malfacile priskribebla.  Gxuste tio estas la plej
gxena por ruso: tro li ne scias, cxu la artikolo estas rekomendinda
aux ellasebla.  Ecx se logiko (kaj la lingva realo de iu lingvo) la
artikolon postulas, la tradicio de Esperanto gxin ial tabuas.  Ekz-e
la vorto "Dio" (por la unika monoteisma dio) en la greka tute regule
akceptas la difinan artikolon; sed en la lingvoj okcidentaj, tute
kontrauxlogike kaj malregule, gxi ial (nesciate kial) estas
malpermesita.  Ktp.

-- 
Sergio




__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around 
http://mail.yahoo.com 


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a