On 1/18/06, Corobu:
>> "La kuglo trafis lin en la manon".  Cxu mi suficxe scias?
>> Miaopinie, ne!  Ofte estas granda diferenco en tio, cxu la vundo
>> estas en la dekstra aux en la maldekstra mano.  Sergio

> Aplikanta la regulon de la simpla demando "kiu mano?" kaj observanta
> ke ne scias mi kiu mano estis trafita, mi dirus "la kuglo trafis lin
> en mano" (kaj kial ne "enmane"?)

Nu, "enmane" pensigus, ke li tenas la kuglon ("li havis la paperojn
enmane").  Cetere, mi uzus direktan adverbon: "Kien? -- maneN".

> Aplikanta la regulon de Bertilo:

> Kiu el la du sekvaj malpli sxangxas la sencon de la diro,
> cxu
> "la kuglo trafis lin en tiu mano"?
> cxu
> "la kuglo trafis lin en iu mano"?

> senhezite mi elektas la duan do ne dirus "...la mano".

Ankaux ruso provus diri tiel.  Tamen Edmundo ja jam diris, ke tiu
logiko "ne funkcias" :(

> Sed...  La problemo kun la regulo de Bertilo estas ke gxi supozas ke
> oni regas la uzon de "tiu" kaj "iu" kaj, pro sperto kiel gvidanto de
> kursoj al progresantoj, mi scias ke la kompreno de "tiu" kaj "iu" ne
> estas facila afero por cxiuj lernantoj. Do sxajnas al mi ke oni nur
> translokas la problemon de loko al alia.

Ne, por multegaj lernantoj ne estas problemo pri "tiu".  Tamen en
multaj okazoj ambaux frazoj estas egale malakcepteblaj:

en tiu formo de tiu sfero
en iu formo de iu sfero
en tiu formo de iu sfero
en iu formo de tiu sfero

?

Tute senbezona komplikajxo anstataux la simpla rusa "en formo de
sfero".

--
Sergio


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a