Je 3/9/07, Jozefo:

[...]

> La sencosferoj de la konsistigantoj de metaforoj ofte apenau
> tushetas unu la alian, kaj ghuste tiu strecho faras la ekfulmon de
> la menso tiel ghuinda.

Vi sercxas gxuon, poezion kaj intencon tie, kie temas pri lingva
surdeco kaj eraro.  Tiaj internaciigxintaj eraroj ne estas maloftaj,
la multegaj tradukeraroj de Vulgato enkondukis multajn absurdajxojn en
la lingvojn euxropajn; kaj kelkaj tradukeraroj de Septuaginto estas
bazo de pluraj evangeliaj epizodoj kaj de la kristanaj mitoj.

[...]

> Estas multa diferenco inter "glaciighi" kaj "esti malvarma".

Ruse eblas diri "on pohxolodel" (li igxis malvarma) -- tio signifus
"li ektimis".  Aux "li sentis malvarmon sub sia sternumo" ktp.

> "hladnokrovye", "sang-froid", "Kaltblütigkeit", "sangre
> fria", HU "hidegvér", "sangue freddo"... ne estas hazardaj
> koincidoj, au autorajhoj de "preciozulo", sed fontas el la sama
> vidmaniero de multaj popoloj.

Ili fontas el la sama eraro kaj el la gxenerala surdeco.

Esperanto, samkiel multaj lingvoj euxropaj nomas la du partojn de la
kristana Biblio "Testamento"j.  Iuj (komencante per Vulgato) ecx uzas
tiun eraran vorton ene de la teksto, kie Z gxuste tradukis
"interligo".  Cxar la eraro estas tiom gxenerala, iuj teologoj vidas
en tio profundan sagxon kaj noblan stilon; sed fakte temas vulgara
fusxo.

La hebrea "berit" signifas kontrakton aux interdevigon, Zamenhofe
"interligo"n; Septuaginto tradukis tion per "διαθήκη", kio povis
signifi kaj "kontrakto", kaj "testamento" -- sed pli ofte
"testamento".  La tradukistoj en Latinon elektis la plej fusxan
manieron, kiel la maldiligentaj lernejanoj kiuj elektas la unuan
sencon listigitan en la vortaro; tial aperis la fusxtraduko
"Testamentum".  Kaj dum jarmiloj la euxropaj popoloj imitis tiun
eraron -- sen iam ajn rimarki, ke la traduko per "testamento" tute
malkonvenas al siaj kuntekstoj: la auxtoritato de Vulgato tute
paralizis la racion.

--
Sergio

Rispondere a