Je 3/9/07, Jozefo: > Sergio: >> Tamen "malvarmsanga" en gxia kutima (kaj absurda) uzo ne aludas >> paralizon, gxi aludas malvarman kalkulon, trankvilan menson, kaj >> estas antonimo de "varmega kapo" (angle "hothead", "hotbrain"; >> germane "Hitzkopf"; france "t^ete chaude"). Lerta skermisto povas >> havi klaran kapon, precize kalkulatajn movojn -- kaj multe da >> adrenalino en la sango.
> Jes, la bildo estas tre klara: oni povas kalkule, racie pensi, se la > sango ne plu bolas, do ghi (re)farighis/estas malvarma. Mi malkonsentas. La sango povas boli pro multe da adrenalino, tamen la menso povas resti kristale klara kaj senerare kalkulema. Cxu vi neniam spertis tion? Laux mi, gxuste tion oni nomas "le sang-froid admirable". > Alia afero estas, se la koro GLACIighas=paralizighas pro teruro. Mi > kredas, ke che metaforoj oni ne postulu sistemecan > precizecon. Gravas, ke la bildo kaj bildigito interligighu en la > homa menso. Kaj ruse, kaj angle oni parolas pri glaciigxinta SANGO: "krov' zastyla v zylahx" ruse; kaj mi jam citis auxtentan ekzemplon anglalingvan: "Sure, I'd seen horror movies before, but this one really chilled my blood!" La idiomajxo "malvarmsanga" estas kontrauxa al la normala homa sperto, kian prezentas la tute sendependaj -- kaj tamen home veraj -- tradicioj angla kaj rusa. "Malvarmsanga" estas plumeraro de persono senkritika, kiu auxdis "sens-froid" kaj misskribis "sang-froid". Eble temas pri perversa belgusto, pri precioza opinio ke "sango" estas vorto pli "noblastila" kaj pli "poezia" ol la seka "menso". Kaj tiaj falsaj poetoj ofte regas la modon. -- Sergio
