Je 3/9/07, Jozefo:
> Sergio:

>>Alia ekzemplo estas "malvarmsanga" (angla "cold-blooded", rusa
>>"hxladokrovnyj" ktp), kiu estas tute mallogika kaj
>>kontrauxfiziologia, kaj kiu estigxis el la franco homonimio inter
>>menso, senso kaj sango; (la du unuaj estas homonimoj, kaj la tria
>>estas samsona:>

> Zamenhofa frazo: "juna sango malchaste bolas", do metafore la sango
> povas esti varma, se oni ekscitighas, kaj malvarma, se oni estas
> trankvila, kiel glaciighinta akvo.

Okaze de ekscitigxo oni povas havi la impreson, ke la sango igxas
varmEGa (nure "varma sango" estas normala; ni ja ne estas
malvarmsangaj reptilioj).  Kaj persono, paralizita de teruro, povas
havi impreson, ke lia koro glaciigxis.

Tamen "malvarmsanga" en gxia kutima (kaj absurda) uzo ne aludas
paralizon, gxi aludas malvarman kalkulon, trankvilan menson, kaj estas
antonimo de "varmega kapo" (angle "hothead", "hotbrain"; germane
"Hitzkopf"; france "t^ete chaude").  Lerta skermisto povas havi klaran
kapon, precize kalkulatajn movojn -- kaj multe da adrenalino en la
sango.

...

> Por mi, hungaro ambau sencoj estas tuj klaraj pro la metaforeco.

Mi ne havas vorton "superflua" en mia gepatra lingvo -- sed samkiel
vi, mi opinias gxin klara.  Mi havas la idiomajxon "malvarmsanga" en
mia gepatra lingvo -- kaj mi hontas pri la sklava imito de la franca
eraro.  La francoj almenaux havas tiun senkulpigon, ke ilia lingvo
konfuzas sangon kaj menson; sed la aliaj popoloj euxropaj estas simple
stultaj sxafoj.

--
Sergio

Rispondere a