-----Original Message-----
From: [email protected] [mailto:[EMAIL PROTECTED] On Behalf Of Sergio 
Pokrovskij
Sent: Friday, March 09, 2007 12:59 PM
To: [email protected]
Jozefo:
> Jes, la bildo estas tre klara: oni povas kalkule, racie pensi, se la 
> sango ne plu bolas, do ghi (re)farighis/estas malvarma.

Sergio:
>Mi malkonsentas.  La sango povas boli pro multe da adrenalino, tamen la menso 
>povas resti kristale klara kaj senerare kalkulema.  Cxu vi neniam spertis 
>tion?  Laux mi, gxuste tion oni nomas "le sang-froid admirable".

Tio estas demando de interpretado, la afero de elefanto, kiu por blindulo 
palpanta la rostron aspektas serpento, por tiu palpanta la kruron kolono ktp. 
Vi kontestas la logikecon de "malvarmsanga" postulante matematikan logikecon 
anstatau la multe pli malpreciza lingva. La sencosferoj de la konsistigantoj de 
metaforoj ofte apenau tushetas unu la alian, kaj ghuste tiu strecho faras la 
ekfulmon de la menso tiel ghuinda.

>Kaj ruse, kaj angle oni parolas pri glaciigxinta SANGO: "krov' zastyla v 
>zylahx" ruse; kaj mi jam citis auxtentan ekzemplon anglalingvan:
"Sure, I'd seen horror movies before, but this one really chilled my blood!"

La idiomajxo "malvarmsanga" estas kontrauxa al la normala homa sperto, kian 
prezentas la tute sendependaj -- kaj tamen home veraj -- tradicioj angla kaj 
rusa.  "Malvarmsanga" estas plumeraro de persono senkritika, kiu auxdis 
"sens-froid" kaj misskribis "sang-froid".  Eble temas pri perversa belgusto, 
pri precioza opinio ke "sango" estas vorto pli "noblastila" kaj pli "poezia" ol 
la seka "menso".  Kaj tiaj falsaj poetoj ofte regas la modon.

Estas multa diferenco inter "glaciighi" kaj "esti malvarma". "hladnokrovye", 
"sang-froid", "Kaltblütigkeit", "sangre fria", HU "hidegvér", "sangue 
freddo"... ne estas hazardaj koincidoj, au autorajhoj de "preciozulo", sed 
fontas el la sama vidmaniero de multaj popoloj.

Jozefo Horvath


------------------------ Yahoo! Groups Sponsor --------------------~--> 
Something is new at Yahoo! Groups.  Check out the enhanced email design.
http://us.click.yahoo.com/kOt0.A/gOaOAA/yQLSAA/_OlolB/TM
--------------------------------------------------------------------~-> 

retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [email protected]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.yahoogroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 

Rispondere a