Sergio:
>Okaze de ekscitigxo oni povas havi la impreson, ke la sango igxas varmEGa
>(nure "varma sango" estas normala; ni ja ne estas malvarmsangaj reptilioj).
>Kaj persono, paralizita de teruro, povas havi impreson, ke lia koro glaciigxis.
Tamen "malvarmsanga" en gxia kutima (kaj absurda) uzo ne aludas paralizon, gxi
aludas malvarman kalkulon, trankvilan menson, kaj estas antonimo de "varmega
kapo" (angle "hothead", "hotbrain"; germane "Hitzkopf"; france "t^ete chaude").
Lerta skermisto povas havi klaran kapon, precize kalkulatajn movojn -- kaj
multe da adrenalino en la sango.
Jes, la bildo estas tre klara: oni povas kalkule, racie pensi, se la sango ne
plu bolas, do ghi (re)farighis/estas malvarma. Alia afero estas, se la koro
GLACIighas=paralizighas pro teruro. Mi kredas, ke che metaforoj oni ne postulu
sistemecan precizecon. Gravas, ke la bildo kaj bildigito interligighu en la
homa menso.
>Mi ne havas vorton "superflua" en mia gepatra lingvo -- sed samkiel vi, mi
>opinias gxin klara. Mi havas la idiomajxon "malvarmsanga" en mia gepatra
>lingvo -- kaj mi hontas pri la sklava imito de la franca eraro. La francoj
>almenaux havas tiun senkulpigon, ke ilia lingvo konfuzas sangon kaj menson;
>sed la aliaj popoloj euxropaj estas simple stultaj sxafoj.
Mi ne scias, chu temas pri imito au natura estigho de la metaforo
"malvarmsanga", ja ne gravas. La bildo ankau chi tie estas klara por mi. Sango
estas iaspeca simbolo de homaj impulsoj ("sango bolas, juneco petolas", ne havi
sangon en la vejnoj). Vershajne tiaj bildoj venas nature en la kapon, oni ja
observadas kaj imitadas naturajn fenomenojn.
Jozefo Horvath
------------------------ Yahoo! Groups Sponsor --------------------~-->
Great things are happening at Yahoo! Groups. See the new email design.
http://us.click.yahoo.com/lOt0.A/hOaOAA/yQLSAA/_OlolB/TM
--------------------------------------------------------------------~->
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [email protected]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.yahoogroups.com/group/revuloj
Yahoo! Groups Links
<*> To visit your group on the web, go to:
http://groups.yahoo.com/group/revuloj/
<*> Your email settings:
Individual Email | Traditional
<*> To change settings online go to:
http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
(Yahoo! ID required)
<*> To change settings via email:
mailto:[EMAIL PROTECTED]
mailto:[EMAIL PROTECTED]
<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
http://docs.yahoo.com/info/terms/