Je 4/20/07, Renato:
[...]
> Cetere "sankt-ig-i" sxajnas precize priskribi la aferon.
Kvankam Z uzis "sanktuligi", mi opinias tian vorton erara (ne
gramatike, sed teologie).
"Sanktuligo" ne estas ago de la eklezio, gxi estas ago de Dio.
Episkopoj povas "pastrigi" (malnecesa vorto estas "ordini"), aux
"episkopigi" (la greka termino estas "hxirotonii"); la kardinaloj
povas "papigi" -- sed neniu ajn en la Eklezio povas "sanktuligi".
La eklezio ne sanktuligas -- gxi nur registras la fakton. Estas kiel
cxe naskigxo aux morto: patrino naskis infanon, oficialulo registras
la naskon (enmatrikuligas la infanon). Aux inverse: homo mortis, jen
la kadavro -- medicinisto konstatas morton.
La registrantaj oficialuloj mem nek naskas nek murdas (almenaux, dum
sia registra funkciado). La rolo de la eklezio en "canonization"
estas simila: la eklezio AGNOSKAS ies sanktuligxon, enlistigas la
koncernan nomon en sian (tutcerte nekompletan) registron.
La ortodoksa termino estas "proslavitj" ("proklami gloron" de koncerna
persono -- gxi anoncas pri ies sankteco, sed mem havas nenian rolon el
la sanktigxo -- ne pli ol aliaj anoncistoj).
--
Sergio