Je 4/19/07, Jozefo: [...]
> Certe estus pli vertrafe difini iel jene: mortinto ghenerale > estimata kiel Di-proksima ks., sed mi ne forjhetus la vorton > "kanonizita", ja tio estas tre grava, kvankam ne tutghenerala trajto > de sanktuloj. Laux mia kompreno, pri granda plimulto da sanktuloj nek ni, nek la eklezio(j) scias nenion. Ekz-e estis dekmiloj da pastroj pereintaj en Gulago, kiujn la rusa eklezio opinias sanktaj -- sen precize scii iliajn nomojn aux cirkonstancojn de ilia morto. Dio sola scias, kiuj pereis martire, kaj kiuj ne. Tamen eksterdube miloj pereis martire. Memore al tiuj nekonatoj ekzistas aparta festo. Pri iuj (relative malmultaj) mortintoj la Eklezio tamen opinias ebla konkludi, ke ili igxis sanktuloj. Estas kiel pri la astroj: iujn ni konas kaj donis al ili nomojn; sed granda plimulto estas nek konata nek enkatalogita. La difino per kanonizo estas kiel difino de la koncepto "planedo" per astronomia katalogo: Cxiu astro enkatalogita kiel planedo. Cxu cxi tio estus trafa difino de la koncepto "planedo"? > En la Romkatolika Eklezio tiu eco estas almenau tre gravas, kaj chi > tiu eklezio reprezentas la plimulton de la kristanoj. > Cetere kanonizado ekzistas ankau en la ortodoksismo, almenau la > Konstantinopola patriarko antau nelonge kanonizis nian unuan reghon > Stefano post pli ol MIL jaroj de lia morto. Por iuj li estis sankta > ekde la 11a jc., por aliaj nur ekde la pasinta jaro. Do fakte > ekzistas duspecaj sanktuloj: kanonizitaj kaj nekanonizitaj. Bona > difino devus ampleksi ambau. Por ke ortodoksa eklezio "glorigu" (tio estas la ortodoksa termino responda al "kanonizo") iun kiel sanktulon, la koncerna persono jam devas esti honorata tiel neoficiale -- tio estas unu el la kondicxoj. Fakte la eklezio nur konstatas ion staton ekzistantan kiel konforman al gxiaj kriterioj, kaj oficiale aligxas al jam ekzistanta honorado -- sed tio neniel estas esenca trajto de koncepto "sanktulo". Tio gravas nur unurilate: cxu la koncernan personon oni rajtas trakti kiel sanktulon en oficialaj diservoj. [...] -- Sergio
