Je 4/19/07, Renato: [...]
> CXu vi bonvolas diri al mi, kio estas "kanono" por la kanonigantoj? > Temas pri vera demando, cxar mi ne scias, ankaux pro la pluraj uzoj > de "kanono" en la rom-katolika terminaro. Temas pri oficiala enlistigo el la sanktulnomaron de la tuta eklezio, enmatrikuligo. En la Roma eklezio gxi estas farata per papa dekreto, kaj probable oni misuzas la vorton "kanono" anstataux "dekreto". En ortodoksismo la sankcio, ke iu estu loke honorata kiel sanktulo, apartenas al la loka episkopo. Kiam honorado de tia "loke honorata sanktulo" igxas pli vasta, koncilio de la koncerna eklezio povas proklami la koncernan personon tuteeklezie honorata sanktulo. Nu, decidoj de koncilioj ofte estas nomataj "kanonoj" (greke la vorto signifas "regulo"). Probable la romkatolika termino retenas la memoron pri konciliaj kanonoj -- kvankam jam delonge temas pri papaj dekretoj. Do, en la moderna katolika vortuzo "Canonization" apenaux estas ligita al la vorto "kanono" en iu el ties normalaj sencoj. Tial apenaux sencas la formo "kanonigi". Pli gxusta estus "kanonumi". -- Sergio
