Je 4/18/07, Jozefo: > Sergio, > kiom plachas al mi la akra logiko de via argumentado, tiom > malplachas ties kelkfoja shovinisma tono, kiu povas ofendi > alireligianojn, kaj ne havas lokon en leksikologiaj konsideroj; > ekz.: "Cxu Vatikano arogis al si la rajton", "la abomeninda doktrino > pri antauxdestineco, kiun Romo fakte jam delonge forlasis, sen > mencii...".
Mi ne komprenas, kiel sxovinismo rilatas al la afero, sed eble mi devas klarigi, kial mi mencias tiojn: Cxar mi vidas en multaj difinoj de niaj vortaroj semantikan sxovon, kiu (laux mi) iom misprezentas la konceptojn, almiksante en ilin kiel gravan ingrediencon eksteran cirkonstancon, malmulte rilatan al la koncepto mem. En la ruslingvaj difinoj pri la "Majstroj kaj Patroj de la ekumena Eklezio" neniaj hierarkiaj instancoj estas menciataj -- mi certe ne pensus pri ili, se mi devus mem fari tian difinon. Samkiel por difini "grandan verkiston" mi ne bezonas decidon de iu komitato aux akademio. Analogie, en la difino de "sanktulo" fare de ruslingva sencodifina vortaro de la 19a jc (fare de Dahl) eklezio ne estas menciata: temas pri "amikoj de Dio" (la difino uzas gxuste cxi tiun evangelian esprimon). Anglalingva vortaro donas alian difinon, kiu ankaux neniom sxokas min kaj sxajnas suficxe trafa: ,---- | Person who, having died, is among the blessed in Heaven. `---- ReVo ne konas vorton "sanktulo" (hontinde!), sed en PIV2 mi legas: ,---- | 1. (historia senco de "nazoreo", cxi tie ne diskutinda) | 2. Kanonizita mortinto" `---- Denove elstaras ombro de la vatikanaj burokratoj, kiuj kvankam estas malmulte gravaj por la esenco de la koncepto (kiu ja temas pri rilato inter la mortinto kaj Dio), tamen estas misprezentita kiel difinanta, decida instanco. Cxu la Eklezio konas cxiujn sanktulojn? Cxu la festo de Cxiuj Sanktuloj ne celas omagxi gxuste la sanktulojn nekonatajn? Cxu Jeanne d'Arc dum kvin jarcentoj ne estis sanktulino, kaj devis atendi en iu limbo gxis Vatikano enlasos sxin en la sanktecon? Tio estas analogia al tio, ke oni deklaru ke sxtelisto estas krimulo kondamnita de tribunalo kiel sxtelisto. Kiu sxtelas sen esti kaptita, tiu ne estas sxtelisto. Koncerne la antauxdestinecon -- mi menciis tion por komprenigi, ke la eraroj de Auxgusteno ja estis gravaj. Jes, la epiteto estas forta -- sed kiel epiteti la doktrinon, ke cxiu homo jam se sia koncipo estas destinita por savo aux por damnigxo? Kial tio estus pli bona ol aserti ke iuj rasoj estas per sia naturo destinitaj por tio aux alio? Kiom mi komprenas, la Roma eklezio ja kondamnis cxi tiun doktrinon (kvankam ne en la persono de Auxgusteno, sed en la persono de lia discxiplo Kalvino). Kaj ecx la usonaj kalvinanoj modernaj, kun kiuj mi iam parolis, zorge malemfazas cxi tiun sian (iam karakterizan) doktrinon. -- Sergio
