Nu, karaj, por plibonigi la diskuton pri "doktoro" mi transskribas tion,
kion "Houaiss", unu el la plej bonaj vortaroj pri la portugala, diras:
Doktoro:
1. tiu plene preparita por instrui, 1.1. tiu, kiu instruas publike aferojn
de doktrino ("doktoroj de la Legxo, de la Eklezio"), 1.2. tiu, kiu en
universitato estis promociita al la plej alta grado post la defendo de tezo
pri iu afero literatura, arta aux scienca, 1.3. titolo, kiun ricevas la plej
gravaj majstroj de la skolastiko;
2. (analogie) homo tre scipova ("brilanta homo, li estas doktoro pri pluraj
aferoj");
3. (etende) homo cxioscia ("li sin arangxas sen la sciado de la doktoroj");
4. (neformala) homo ege sperta ("li spertis cxion, estas doktoro pri la bono
kaj la malbono de la vivo");
5. (sxerceme) homo, kiu kutimas cxiam havi la saman konduton (gxenerale
negativan) ("li estas doktoro pri frauxdo; li estas doktoro por promesi kaj
forgesi");
6. (etende) titolo, kiun pro delikateco oni kutimas doni al bakalauxroj,
specife kuracistoj;
7. (metonimie) cxia ajn kuracisto;
8. (etende) titolo, kiun pro legxa precepto oni donas al jugxoj kaj
delegitoj;
9. respekta traktnomo en la socia hierarkio (...).
Post tio la vortaro sekvas, prezentante tre specifajn kaj neformalajn
signifojn. Finigxante la difinoj, aperas unu speciala:
Doktoroj de la Eklezio: titolo donata al certaj ekleziaj teologoj de
rimarkinda scio kaj rekta ortodokseco, kies verkoj estis konsiderataj
kiel formintoj de la kristana doktrino. (Pri tio difino ni povas vere kaj
longe diskuti, cxar "kristana doktrino" estas tro largxa termino... Mi ne
scias kaj devas pli esplori, kiel estas tiu ideo "doktoro de Eklezio" por
aliaj "fakoj" de la kristana doktrino - ekzemple ortodoksa, protestanta
k.t.p. Tamen mi intuicie pensas, ke Houaiss (la vortaro) devus uzi
"katolika" anstataux "kristana" en sia difino).
Alia brazila vortaro, "Aurélio", havas similajn difinojn, kaj ankaux la
portugala vortaro "Universal".
Nu, kion ni diskutas? Jam multe da aferoj. Kaj gravas, ke ni apartigu la
diskutojn pri la 2-a difino de Revo kaj gxia ekzemplo.
1) Unue "doktoro" signifante simple "instruanto de doktrino": nu, ne nur
PIV2, sed aliaj nacilingvaj vortaroj ankaux prezentas tiun signifon,
inkluzive kiel unu el la cxefaj. Do mi opinias la signifon bona kaj fakte
unu el la cxefaj, gxuste kiel estas en Revo.
2) Post tio ni diskutis cxu la ekzemplo "doktoro de la Eklezio" estas bona.
Mi opinias, ke gxi estas. Eble ni povus aldoni ankaux alian ekzemplon, kiel
"doktoro de la Legxo", por ke oni ne pensu, ke la vorto "doktoro" signifas
ankaux tion nur pro la Katolika Eklezio.
3) Sekve ni demandis cxu la senco 2-a de Revo estas internacia. Ni jam
konstatis, ke gxi estas, cxu ne? Tiel gxia difino, kiel la ekzemplo mem.
Alia afero, kiun ni diskutis, estis cxu tiu esprimo estas arkaismo. Mi
opinias, ke gxi ne estas kaj ne devas aperi en Revo tiel. Nur cxar la
ekzemplo estas antikva titolo, tio ne faras gxin arkaismo. Tiel ankaux
"faraono" estus ia arkaismo... cxu vi konsentas au cxu mi mispensas?
Por specifi la difinon de la ekzemplo, Revo povus havi unu specialan sekcion
en la artikolo mem, kiel plejmulte gxin havas la aliaj nacilingvaj vortaroj.
Kion vi opinias?
Kore kaj samideane,
Fernando