Je 4/19/07, Jozefo: > Sergio:
>> Fakte la eklezio nur konstatas ion staton ekzistantan kiel >> konforman al gxiaj kriterioj, kaj oficiale aligxas al jam >> ekzistanta honorado -- sed tio neniel estas esenca trajto de >> koncepto "sanktulo". Tio gravas nur unurilate: cxu la >> koncernan personon oni rajtas trakti kiel sanktulon en >> oficialaj diservoj. > Romkatolikoj honoras kiel sanktulojn fakte kaj praktike kanonigitojn. La > ceteraj estas sennoma maso. Se ni forprenas kanonizitecon el la difino, la > nocio fariĝas malfacile kaptebla por romkatolikoj. Laŭ mi oni menciu > parenteze kanonigo kiel akton gravan por romkatolikoj. Nu, tiam mi preferus apartigi la du sencojn: 1. la cxielan-ontologian (la benitoj en la Cxiela Regno) 2. la teran-liturgian (tiuj kies honorado dum publikaj diservoj estas permesita de la oficialuloj de la koncerna eklezio). 3. (plus la historiaj sencoj = la kristanoj, la eklezianoj ktp) -- Sergio
