Mi cxiam gxuas legi la satirajn versojn de Sernjo,

kaj admiras liajn donkihxotajxojn kontraux Ea vorto jam trovebla en la 
Enciklopedia Vortaro de Wüster de antaux 75 jaroj. Li pravas: ReVo nepre ne 
informu pri gxi! For al samizdato kaj gulago laux ukazo de carejevicxo 
Sergio la Granda! La komencantuloj al la kolhxozoj!

Se ankoraux estas - eble tamen - iuj, kiuj volas verki retan vortareton ... 
do bone, simple faru kaj ne lasu vin gxeni de la stepaj lupoj. Ili hurlas, 
sed volas nur ludi. Sxajne ili sentas sin ne amataj de la mavaj, mavaj 
sun-suduloj.

Cetere: Cxu estas la frosta krakado de la tajgo, ke la projekto tiel 
stagnas? Aux simple, ke sxajne neniu krom Wolfgang kaj Jerôme teknike 
majstras la ReVo-programon?

Kun siberia frido-rido

Bernhard


----- Original Message ----- 
From: Sergio Pokrovskij
To: [email protected]
Sent: Friday, November 02, 2007 4:58 AM
Subject: Re: [revuloj] Re: pakt/o


Je 11/1/07, Wilhelm:

[...]

> La germana 'Pakt' kovras la plej grandan parton de la nuancoj de
> 'Vertrag' (kontrakto), kaj do estas uzata ne nur por fikontraktoj,
> kiel "Teufelspakt" au "Pakt mit dem Teufel" (kontrakto kun la
> diablo; por tio oni ne uzas aliajn vortojn kiel 'Vertrag"
> (kontrakto).

Supozeble ĉar la okcidenta diablo parolas Latinon. Ruslingve "pakt"
en tia kombino estas stile malebla --- ĉar por ni Latino ne estas
liturgia lingvo por komunikado kun la Diablo. Ĝi aspektus kiel
humuraĵo, kiel groteske malkonvena vorto.

> La finuanco estas la chefa nuanco kiu distingas ghin de 'Vertrag'
> (kontrakto).

Ĝi evidente ne ekzistis antaŭ la Dua mondmilito. Tutsimple la
germanaj diplomatoj uzis la vorton tute ĝuste laŭ ĝia senco en la
internacia juro; sed post ilia malvenko oni transportis la malŝaton al
la germanoj sur la latinan vorton kiun ili uzis.

Simile, pro malamo kontraŭ la rusoj la vorto "ukazo" (kiu proprasence
signifas simple nure "edikto") ricevis en la landoj okcidentaj
finuancon kiun registras PIV2 --- kvankam la ediktoj de la
absolutismaj francaj reĝoj ne estis iom ajn pli bonaj.

--
Sergio



Rispondere a