----- Original Message ----- From: Wilhelm Luttermann To: [email protected] Sent: Thursday, November 01, 2007 5:01 PM Subject: Re: [revuloj] Re: pakt/o
La germana 'Pakt' kovras la plej grandan parton de la nuancoj de 'Vertrag' (kontrakto), kaj do estas uzata ne nur por fikontraktoj, kiel "Teufelspakt" au "Pakt mit dem Teufel" (kontrakto kun la diablo; por tio oni ne uzas aliajn vortojn kiel 'Vertrag" (kontrakto). La finuanco estas la chefa nuanco kiu distingas ghin de 'Vertrag' (kontrakto). Sed ghi havas ankau nuancon de intimeco (inter friponoj kiel inter amikoj), eble pro tio la vorto kiun uzis la nazioj por siaj kontraktoj. Vilhelmo Lutermano. Ne, Vilhelmo, nek en Esperanto, nek en la germana temas pri finunanco kaj pakto certe ne estas limigita al militaj aux defendaj aferoj. La distinga kriterio estas, ke pakto fiksas la **bazajn rilatojn** inter la kontraktantoj (en la germana Grundlagenvertrag). Gxi povas servi kiel referencajxo por postaj interkonsentoj pri pliaj detaloj de la rilatoj. Lapenna (malklare) alludas tion en sia PIV-difino 2: "2 JUR *Aparte grava* intersxtata kontrakto: Internacia Pakto pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj." Tial la tuta diskuto pri iu subtila negativa konotacio de Varsovia Pakto estas senbaza. Tial la "pakto kun la diablo" estas la plej baza kontrakto de homo kun la diablo, nome superhomaj kapabloj kontraux la animo. Tial la pakto inter rabistoj / friponoj estas la baza kontrakto inter ili pri distribuo de taskoj (kaj predo) dum lauxeble longperioda komuna agado. Tial la pakto inter akciuloj difinas la gxeneralan ekonomian celon (ekz-e konstrui iun fervojan linion), la organizan kadron, la procedurojn atingi decidojn ktp., dum iuj postaj decidoj sur la bazo kaj en la kadro de tiu fundamenta kontrakto ne plu estas "pakto". Tial la "pakto kun la vivo" estas la plej baza reciproke sin deviga decido, sur kiu la viv-maniero estas konstruota. Tial la Pakto Ribbentrop-Molotov aŭ Pakto Hitler-Stalin http://eo.wikipedia.org/wiki/Pakto_Ribbentrop-Molotov ( Пакт Молотова — Риббентропа», Hitler-Stalin-Pakt) estis "pakto", cxar gxi fiksis la bazajn rilatojn inter Sovetunio kaj la Germana Regno (kaj ne iujn detalojn pri la posxt-servoj inter ambaux sxtatoj). Jen mia provo difini gxin: pakt/o (lat. pactus: kontrakto, interkonsento, de pangere: enbati, fiksi, kp. pax > paco. Unua trovo en Ea vortaro: Wüster EV cx. 1930, manuskripta parto) 1. JUR Kontrakto de internacia juro inter du aux pluraj sxtatoj, fiksanta aparte gravajn kaj fundamentajn aspektojn de iliaj juraj aux politikaj rilatoj, ofte kun proceduraj reguloj pri paca solvo de disputoj: Internacia Pakto pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj (UN 1966), Pakto Ribbentrop-Molotov (1939), Antikomintern-Pakto (1936, http://eo.wikipedia.org/wiki/Antikominterna_pakto), Pakto de Parizo aux Pakto Briand-Kellogg (1928, http://eo.wikipedia.org/wiki/Pakto_de_Parizo). Kp. kontrakto, traktato, konvencio, akordo, interkonsento, vd. ankaux cxarto. 2. JUR Alianco bazita sur tia intersxtata kontrakto, precipe pri komuna militara aux defenda politiko: Varsovia Pakto (1955-1991). Kp. ligo 3. JUR (malofte) Simila baza kontrakto inter partioj de civila juro pri longdauxra kunagado: pakto inter akciuloj (por difini ekonomian celon kaj la fundamentajn procedurajn regulojn). Kp. statuto, konstitucio. 4. fig.: Simila baza sindevigo celanta al longdauxra kunagado: pakto por laboro (nacia programo por lukti kontraux senlaboreco en kunlaboro inter sxtato kaj la socialaj partneroj), pakto kun la diablo (superhomaj kapabloj kontraux la animo), pakto inter rabistoj / friponoj, pakto kun la vivo (sindevigo al respekto de aliaj vivantajxoj kaj sana vivo). Rim.: Ne eblas nete distingi la nocion "pakto" de aliaj internaci-juraj kontraktoj nomitaj ekz-e konvencio, traktato, akordo, internacia kontrakto aux simple kontrakto laux la historiaj tradicioj de diplomatio kaj la malunuecaj naciaj uzoj. Modernajn intersxtatajn kontraktojn oni nur plu malofte nomas "pakto". (de) 1.-4. Pakt m Dankon pro viaj korektoj / aldonoj kaj cxefe dankon al iu, kiu kapablas enigi gxin la la reton. Bernhard
