Tio estas kerna demando. Plia detaligo de viaj tezoj en artikolo estus 
bonvena. Pli fruajn kontribuojn vi trovas tie cxi sercxante je >15a< aux 
 >fremdvortoj<:

// http://www.esperantoland.de/ebea/

komencante je

(1913)
Listo de internaciaj vortoj, kiuj, laŭ la § 15 de la Fundamento, estas 
esperantaj
Oficiala Gazeto Esperantista 1913/14, 6a vol., p. 137 - fremdvortoj; 15a 
Regulo

tra

Neergaard, Paul (1933)
Fremdvortoj en Esperanto
15a regulo de la Fundamenta gramatiko en teorio kaj praktiko
1933, 64 p.

gxis
Vilborg, Ebbe (1998)
La pozicio de internaciaj sciencaj terminoj en la Esperanta leksiko
En: Menade bal püki bal. Festlibro por ... R. Haupenthal 1998, p. 351-353 - 
leksikologio; 15a regulo; Helena; scienco

(kaj certe ankoraux multaj pliaj, kiujn mi ne notis, cxar mi ne legis ilin).

Bona TTT-ejo por publikigo ekz-e estus

// http://lingvakritiko.com/

de Bertilo.

Bv. informi la rondeton, se via studo estos aperinta.

Spasibon

Bernhard



De: Sergio Pokrovskij

Kutima mislego de la 15a regulo.

Ĝi ne diras, ke ĉiu vorto internacia estas vorto de Esperanto, tio
estas principo de Interlingvao. Ĝi instruas, kiun formon ial elektita
vorto internacia - se ial, pro iuj konsideroj oni ĝin elektis - ricevu
en Esperanto. Ekz-e, ke "c" en "pact" iĝu "k". Tio neniel malebligas
enkondukon de vortoj neinternaciaj aŭ tute artefaritaj.

Ne temas pri apartenkriterio, temas pri adaptometodo.

Ekz-e ni ne uzas la internacian WWW, ni uzas nian propran TTT. Ni ne
uzas "email", sed "retpoŝto"n. Ktp.

[...]

--
Sergio


Rispondere a