Je 11/14/07, Marc: > Berhnard: >>Sergio je 03-11-2007 unuminute asertis: "la fremdlingva vortokombino >>"Pakto Ribbentrop-Molotov (1939)" ne estas gramatike analizebla en >>Esperanto".
>>Kiel kutime li bedauxrinde ne indikis la siaopinie gxustan formon >>(cxu "Pakto nomita [laux] R.-M.", cxu Pakto de R.-M.", cxu io >>alia?). Antaux cxio, tio ne estas la propra nomo de la koncerna dokumento de sed propaganda klisxo. La oficiala nomo estas "La kontrakto pri neagreso". >>Cxar temas pri baza gramatika demando, mi tamen gxojus ricevi >>fidindan respondon. Cxu "Pakto R.-M." eble tamen estas analizebla >>simile kiel >>- Doktoro Zamenhof >>- sinjoro Wennergren >>- Akademiano Bavant >>- monato Novembro >>- rivero Volgo Certe ne. Ne temas pri apozicio, cxar "Molotov-Ribbentrop" ne estas "pakto". >>- La Bremena vaporsipo "Lloyd" (FK.202, cit. laux >>http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/propraj_nomoj/majuskloj.html ) Atentu la citilojn. Tio egale estas apozicio, kiel en ,---- | la romano "Hura!" de Julio Baghy `---- >>- Pakto Ribbentrop-Molotov (http://eo.wikipedia.org/wiki/Pakto kun pliaj >>ekzemploj). "Hura!" estas romantitolo. "Molotov-Ribbentrop" estas gramatika sensencajxo. La formulo "pakto M.-R." estas sxuldata al burokrata jxargono, samkiel "affaire Dreyfus" aux "trajno Moskvo---Pekino". Tio ne estas parto de la regula lingvo, tio estas vocxlego de formularo aux de trafiktabelo. Proksimume kiel "ho-du-o" pri la akvo (H2O), aux "tri komo dek kvar plus 2 komo sepdek ok". Ruslingve mi klare sentas, ke en la normalan fluon de la lingvo estas enkondukita fremda substanco tute alisistema. Sed la okcidentanoj sxajne tion ne plu perceptas, kaj por la francoj "Université Paris six" aux "Hôtel Géorge vé" sonas tute glate, samkiel por la angloj "in nineteen forty nine he ..." anstataux la regula "en la jaro mil nauxcent kvardek nauxa li ...". > Simila formo estas "Universitato Adam Mickiewicz" Tion mi opinias erara. > aux "Adam-Mickiewicz-Universitato", Tion mi opinias malbonstila. > kiun poloj fojfoje preferas nomi "Universitato de Adam Mickiewicz" Laux mi, la treferinda formo. > (gramatike analizebla, sed kun iom nekutima uzo de "de"). Kun tute normala uzo de "de" kiu estas la cxefa lingva rimedo por enkonduki senakordan epiteton. Kp "la homoj DE la bona volo" (= la bonvolAj homoj) "muskoloj DE lango" (= langAj muskoloj) "fakultato DE liberaj artoj" (kp "fizikA fakultato") La cxehxoj havas en Prago "Univerzita Karlova" (la Karola Universitato, "Universitas Carolina", unuversitato fondita sub Karolo la Kvara). > La diferenco disde "rivero Volgo" kaj "gazeto Pravda" konsistas en > tio, ke "R.-M." ne estas la _nomo_ de la koncerna traktato. Sxajnas > al mi, ke "pakto de RM" estus pli bona, ecx kun tute normala signifo > de "de", t.e. "fare de". Ankaux kunmetajxeca formo ("R.-M.-pakto) > estus gramatike pravigebla, sed malfacile vastigebla al cxiuj tiaj > okazoj. Jes. > Laste mi menciu ankaux la stratnomojn: kiel traduki "rue de la Paix" kaj > "boulevard Victor Hugo"? Cxu la nomo de la inspirintoj ne povas esti > konsiderata ankaux kiel nomoj de la stratoj? Por kaj ruslingve, kaj esperante, estus "la strato de la Paco" kaj "bulvardo de V. Hugo". Ruslingve ekzistas speciala vorto "imeni" por esprimi la ideon "nomita omagxe al"; sen en Esperanto tia konvena rimedo ne ekzistas, kaj restas la prepozicio "de". -- Sergio
