Je 11/15/07, Bernhard:

[...]

> 1. Sergio: Cxu  «Пакт Молотова -- Риббентропа», kiun uzas

> //
> http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%94%D0%BE%D0%B3%D0%BE%D0%B2%D0%BE%D1%80_%D0%BE_%D0%BD%D0%B5%D0%BD%D0%B0%D0%BF%D0%B0%D0%B4%D0%B5%D0%BD%D0%B8%D0%B8_%D0%BC%D0%B5%D0%B6%D0%B4%D1%83_%D0%93%D0%B5%D1%80%D0%BC%D0%B0%D0%BD%D0%B8%D0%B5%D0%B9_%D0%B8_%D0%A1%D0%BE%D0%B2%D0%B5%D1%82%D1%81%D0%BA%D0%B8%D0%BC_%D0%A1%D0%BE%D1%8E%D0%B7%D0%BE%D0%BC

> estas malgxusta rusa?

Tiu formo aperas interkrampe kiel alternative uzata nomo.  Kaj se vi
pli atente rigardos la familinomojn, vi vidos ke ambaŭ aperas en
genitivo.  Do, "pakto DE Molotov--Ribbentrop".  Ankaŭ tio estas
gramatike malregula, ĉar "Molotov--Ribbentrop" ne estas duobla
familinomo, kia aperas en "leĝo de Gay-Lussac"(1 persono), sed ties
malklera imitaĵo misgramatika aperanta ĉe "leĝo de Boyle--Mariotte"
(loi de Boyle-Mariotte, 2 personoj).  Rusaj lernejanoj ridas
pri ĉi tiu malklera nomo, kaj faras maldecajn ŝercojn.

> 2. Bertilo: Cxu en Eo necesas aux ecx nur estas rekomendinda iu
>    prepozicio?

> Pliaj ekzemploj:

> - la armeo Vlasov

Ĉu ankaŭ "armeo Napoleono"?  Kaj eventuale "la armeo Usono"?

--
Sergio

Rispondere a